Svahila proverbo (251)

Msafiri maskini ajapokuwa sultani.

Vojaĝanto estas malriĉulo eĉ se li estus reĝo.

(Vojaĝante oni forlasas sian komforton kaj siajn kutimojn, ekz. de nutrado, kaj oni fojfoje devas esti pacienca aŭ eltenema.

Evidente tio malpli kaj malpli pravas por la vojaĝoj kiel ilin praktikas la plejparto de la okcidentuloj...)

#Swahili
#Kiswahili
#MethaliZaKiswahili
#Esperanto
#Kiesperanto
#SvahilaProverbaro
#lang_eo
#proverbaro #vojagxo #regxo #malricxulo