mal-

💭 #signifo de tiu ĉi #prefikso:
montranta ideon logike 🙃 kontraŭan al tiu, 🙂 kiun montras la radiko

📚 #En_vortaroj:
PIV: https://vortaro.net/#mal/
ReVo: https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2m.html?q=mal-
La Simpla Vortaro: https://www.simplavortaro.org/vorto/mal-

🔍 serĉilo "Vikia Vortaro": http://kono.be/vivo/?esprimo=mal-

📜 #etimologio (laŭ André #Cherpillod):
#fundamenta #Esperanto "mal-" 🙃 ← #la_franca #la_itala #la_hispana #la_portugala #la_angla "mal-" 🙃 ← #la_latina "mălus" (malbona 👎)

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020

La interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

vortaro.net

@OtapErganiv @tennoseremel Eble ankaŭ "que" kaj "qué" en #la_hispana iam estis la sama vorto?

Kaj eble "что" en #la_rusa iam estos du apartaj vortoj.

Jen (anglalingva) videaĵeto pri tia fenomeno en #la_angla ("than"/"then", "to"/"too", "of"/"off"; estontece eble "have, to"/"hafto" kaj pro interreta uzo eble eĉ "tough"/"tuff", "fat"/"phat", "thick"/"thicc", "small"/"smol"):

https://redirect.invidious.io/watch?v=fRHfS3JWEtQ

Select instance - Invidious

@anamuk Mi ne tradukus #la_angla|n #verbo|n "(to) Christmas" al Esperanto kiel "kristnaski", ĉar "kristnaski" estus naski Kriston (t.e. Jesuon). Tiasence, kristnaski (almenaŭ laŭ kristianismo) eblas: Tion ja faris la sanktulino Mario.

"(to) Christmas" oni povus traduki eble per "kristnaskumi" aŭ pli specife per "kristnaskfesti", "kristnaskdekori" ktp.; kaj oni uzu plurvortan esprimon por tiuj signifoj, pri kiuj kunmetaĵo estus aŭ tro komplika aŭ ne sufiĉe klara.

#traduko #Esperantaj_vortoj

pliaj #vortoj #devenintaj (laŭ la #Konciza_Etimologia_Vortaro de André #Cherpillod) de #la_hindeŭropa "skai" (brileti 💫):

en la #signifo de "ombro" ⛱️:
🛕 #la_sanskrita "छाया" ĉhāyā
🏺 #la_greka "σκιά"

en la #signifo|j de "ŝajni" 🕵️ & "brili" ✨:
#la_nederlanda "schijnen"

en la #signifo de "brili" ✨:
#la_angla "shine"
#la_islanda "skína"
#la_norvega & #la_dana "skinne"
#la_sveda "skina"

#etimologio