mal-

💭 #signifo de tiu ĉi #prefikso:
montranta ideon logike 🙃 kontraŭan al tiu, 🙂 kiun montras la radiko

📚 #En_vortaroj:
PIV: https://vortaro.net/#mal/
ReVo: https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2m.html?q=mal-
La Simpla Vortaro: https://www.simplavortaro.org/vorto/mal-

🔍 serĉilo "Vikia Vortaro": http://kono.be/vivo/?esprimo=mal-

📜 #etimologio (laŭ André #Cherpillod):
#fundamenta #Esperanto "mal-" 🙃 ← #la_franca #la_itala #la_hispana #la_portugala #la_angla "mal-" 🙃 ← #la_latina "mălus" (malbona 👎)

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020

La interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

vortaro.net

📜 #etimologio (laŭ André #Cherpillod):
#fundamenta #Esperanto "horo"←#la_latina "hōra"←#la_greka "ὥρα" (momento)←"Ὥρα" (Hora, mesaĝistino de Afrodita)←#la_hindeuropa "yor" (jaro)

#la_hindeuropa "yor" (jaro)→#la_irlanda "uair", #la_sanskrita "uair", #la_bretona "eur", #la_kimra "awr"

#la_latina "hōra"→#la_itala #la_hungara óra, #la_hispana #la_portugala #la_kataluna #la_galega "hora", #la_franca "heure", #la_okcitana #la_korsika #la_sarda "ora", #la_romanĉa oră (horo), #la_hispana "ahora" (nun)

pliaj #vortoj #devenintaj (laŭ la #Konciza_Etimologia_Vortaro de André #Cherpillod) de #la_hindeŭropa "skai" (brileti 💫):

en la #signifo de "ombro" ⛱️:
🛕 #la_sanskrita "छाया" ĉhāyā
🏺 #la_greka "σκιά"

en la #signifo|j de "ŝajni" 🕵️ & "brili" ✨:
#la_nederlanda "schijnen"

en la #signifo de "brili" ✨:
#la_angla "shine"
#la_islanda "skína"
#la_norvega & #la_dana "skinne"
#la_sveda "skina"

#etimologio

ŝajni

📜 #etimologio (laŭ André #Cherpillod):
#fundamenta #Esperanto "ŝajni" ← #la_germana "scheinen" (ŝajni, brili ✨) & #la_jida "שייַנען" (brili ✨, aperi) ← #la_malnovAlta_germana "skînan" (brili ✨) ← #la_hindeŭropa "skai" (brileti💫 )

jen
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/jen.html

analizo: jen
(E-eca vorteto = primitiva adverbo)

#signifo/#uzo de la #vorto: “Jen” servas por altiri la atenton al io, por prezenti ion: “Rigardu ĉi tion!👉”, “Rigardu ĉi tie!👆”, “⚠️🗣️Atentu ĉi tion!”, “👂Aŭskultu ĉi tion!” k.s.

#etimologio (laŭ André #Cherpillod:
#fundamenta #Esperanto "jen" ← #latina "ēn", #la_greka "ἤν" ← #nekonata_deveno
Komparu:
a.#la_germana "jener" (tiu)
b.#la_hebrea "הֵן" /hen/, "הִנֵּה" /hin.ne/, #la_siriaka "ܗܳܢ" /hon/, #la_akada "enna" (jen)

PMEG : “Jen”

hupi

analizo: hup·i
"hup·o"
➖ substantiva "-o"
➕ verb-infinitiva "-i"

#signifo de la #vorto:
(ĝenerale:) sonigi 📯hupon
(en Mastodon:) redakti kaj sendi/publikigi ✉️messaĝon💬

#etimologio:
#Esperanto "hupi" (← #Eo hupo) ← (laŭ André #Cherpillod) #la_germana "Hupe" (hupo; #onomatopeo, vorto de la fino de la 19a jarcento

#En_vortaroj:
PIV: https://vortaro.net/#hupi
ReVo: https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2f.html?q=hupi
La Simpla Vortaro http://www.simplavortaro.org/vorto/hupi
🔍 serĉilo "Vikia Vortaro": http://kono.be/vivo?esprimo=hupi

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020

La interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

vortaro.net

mastodonto

analizo: mastodont·o

#signifo de la #vorto: (en #paleontologio) genro de #mamulo|j el la familio de elefantedoj
https://vortaro.net/#mastodonto

#etimologio (laŭ André #Cherpillod & #Vikipedioj):
#Esperanto mastodonto ← #scienca_Latina "mastodon"/"mastodontis" ←
#la_greka "μαστός" (mamo) + "ὀδών"/"ὀδόντος" (dento), ĉar ĝiaj molaroj (vidu bildo) ŝajne aspektas iome kiel (homaj?) inaj mam(pint?)oj.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020

La interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

vortaro.net