Esperanto ne estas nur lingvo por fanfaronado — per ĝi oni povas krei vere valorajn enhavojn ✍️🌍

Bela ekzemplo: intervjuo de Tommaso Melacotte kun profesorino Akua O. Britwum pri postkoloniaj evoluomodeloj en Ganao kaj Tanzanio 🌱📊

Legu kaj malkovru 👇
https://www.monato.be/2024/013612.php

#Esperanto #Monato #Ĵurnalismo #Intervjuo #Afriko #Evoluo #Internacia #Analizo #Socio #Politiko @monato

Afriko: vojoj al nacia sendependeco en Ganao kaj Tanzanio

Teksto el la internacia magazino sendependa MONATO

Mi plu prilaboris la Ĉu-Teksto-Estas-Esperanta-funkcion, kaj mi pensas ke nun troviĝas en bona stato!

(Danke al amuzpravigaj rimarkoj antaŭaj de @tirifto, @lealang, @kallekn, kaj @jsv  )

Jen la nova sistemo, netrompebla kaj senmakula!  

Teksto…

  • … gajnas poentojn laŭ proporcio de ĉapelitaj literoj (malpli por X-sisteme ĉapelitaj, kaj eĉ malpli por H-sisteme ĉapelitaj).
  • … gajnas poentojn laŭ proporcio de vortoj kun Esperantaj finaĵoj.
  • … havanta eĉ unu ĝuste ĉapelitan literon, gajnas iujn aldonajn poentojn.

Finaĵoproporcio: 55% da poentoj
Ĉapelproporcio: 30% da poentoj
Donaco ĝustĉapela: 15% da poentoj

Se superas 50%, kredeble Esperantas!

Ĝi ŝajnas funkcii sufiĉe bone nun, almenaŭ provizore…? Kompreneble, ju pli longas la teksto, des pli verŝajnas pravi. :taneŝima_ĝojas:

#lang_eo #esperanto #analizo

Mansardo Jamada

Mi cerbumis iom, pri kiel oni povus facile komputi, ĉu teksto estas esperanta aŭ ne. Mi trapensis iujn alirojn malsimplajn, kiuj postulus multan komputadon, tempon, kaj vortaron, sed nun—!!

Nun klaras, ke fakte ege, ege facilas!

Ĉu estas en la teksto ĉapelitaj literoj: Jes, aŭ ne?  

#lang_eo #esperanto #analizo