Aviation weather for Afton Municipal airport (USA) is “KAFO 211855Z AUTO 33003KT 10SM CLR M06/M11 A3031 RMK AO2” : See what it means on https://www.bigorre.org/aero/meteo/kafo/en #aftonmunicipalairport #airport #afton #usa #kafo #afo #metar #aviation #aviationweather #avgeek vl

@andersono Do, por povi aldoni la akuzativon al kradvortoj, ŝajnas al mi ke sufiĉas intermeti strekon (-) inter la kradvorto k la akuzativa finaĵo.

Ekzemple: Mi ne ŝatas manĝi #pano-n, ĉar ĝi malsanigas min.

krom tio, varma kafo nenion ajn povas trinki (nenio ajn povas esti trinkata de varma kafo), sed vi ja povas trinki varman #kafo-n.

Mi esperas ke via vizito al la kafejo Roma estis bona!

#lang_eo

Bonan matenon, Esperantistoj!
- Mi manĝas #pano kun #butero.
- Mi trinkas varma #kafo kun #lakto.
- La nomo de la #kafejo estas "Roma".

#Esperanto #Itajubá #MinasĜerajso #Brazilo #Vegetarano #Vegetara #Vegetari #Vegetarismo

Mi ĝuste nun vizitas kafejon, kiun mi lastafoje vizitis antaŭ ~3 jaroj! 

Mi tiufoje vizitis pro penado esti pli sociume kuraĝa kaj kutimiĝi je interagado kun nekonatoj. Mia koro batbatis, mendante la kafon; miaj kruroj estis tremantaj, kaj sidiĝinte mi estis tre malkomforta, volante morti. Eĉ penante komputilumo, miaj manoj tremis kaj mi ne povis fokusiĝi!   

Sed ĝuste nun? Paco. Trankvilo. La koro enordas, kaj ankaŭ la cetero! Huraaa!  

Mi nun apenaŭ socie timemas! Nun mi sole sociume malgracias. 

#lang_eo #vivo #kafo #sociuma_timemo

Nia dua babilrondo de flegita #esperanto en septembro okazos 27an de septembro 2025 ekde la 18a horo en kafejo Cafe Merkur: https://eventaservo.org/e/a7a019

#wien #vienna #kafo #lang_eo

Kolora ĥaosa babilrondo

sabato, 27 septembro 2025 (Vieno - Aŭstrio) | Malferma maldekstra babilrondo

Eventa Servo

Bonan matenon! Mi estas entuziasma por dividi ĉi tiun artikolon de la NYT, kiu diskutas kiel kaftrinkado eble kontribuas al sana maljuniĝo ĉe virinoj, laŭ studo de Sara Mahdavi, Doktoro en Medicino. Kiel persono kiu amas sian kafon, ĉi tiu novaĵo estas ĉarma maniero komenci la tagon! Ni ĝuu nian kafon kun ĉi tiu pozitiva penso.

Rigardu ĉi tie: https://www.nytimes.com/2025/06/02/well/eat/health-longevity-aging-benefits-of-coffee.html
#KafaAmantoj #SanaMaljuniĝo #BonanMatenon #MatenaKaftrinkado #VirinaSano #Kafo #SanaVivo #Bonfarto

Drinking Coffee Is Associated With a Longer, Healthier Life, According to a New Study

A new study of over 47,000 women found links between coffee drinking and healthy aging. Here’s what we know.

The New York Times

Mi bezonas viajn kafajn lertojn!
Mi kutimas fari kafon per espreskruĉo ("moka"), kaj dum la lastaj semajnoj ĝi havis "nuban" aspekton, kaj fariĝis pli helbruna ol nigra.
Mi purigis la maŝinon per pura akvo, disigis ĝin por purigi la sigelon, sed nenio ŝanĝas tion.
Mi pensis, ke ĝi eble rilatas al la kafo, kiun mi uzas, do mi faris klasikan filtrilan kafon por kontroli; kaj tiam la kafo estis "normala", neniu problemo por raporti.
Kion mi faras malbone kun mia espreskruĉo?

#kafo #helpo #moka

Hipotezo:
Tagoj je kiuj oni trotrinkas kafeinon plibonas ol tagoj kun maltro da kafeino.  

Konkludo:
Ni ne jam povas nepre subteni la hipotezon. Pli da eksperimentado necesas. Ni komencu tuj!  

#lang_eo #kafo #vivo 

Mansardo Jamada

Lastanokte mi dormis tre maltrankvile. Hodiaŭ, kafo estas mia gvidanto. 

#lang_eo #dormo #kafo #vivo

Mansardo Jamada

@jakoboco ŝajnas ke vi havas pli da sperto ol mi!

Ĉu vi iam gustumis kafon el Burundio?
(Me neniam vidis ĝin en vendejoj en Francujo, kaj mi demandas min en kiuj landoj ĝi estas vendita. )

Ĉi tie, kompreneble estas la sola havebla kafo, tamen ĝi ne estas tre malmultekosta ĉar la registaro pli ŝatas vendi ĝin al la eksterlandoj (kaj obteni €€€ aŭ $$$).

Plie, la burundanoj ne kutimas trinki multan kafon (male la tanzanianoj ekz).

#kafo #kulturo #burundo #afriko #CentraAfriko #OrientaAfriko