
Mi ne ŝatas vivadon, ĉar mi opinias, ke la bonaj aferoj estas tro neperfektaj. Mi akceptas vivon tia, kia ĝi estas, kaj mi ne planas forlasi ĝin frue, sed mi esperas, ke ekzistas io pli bona poste – io multe pli bela ol kion la mondo povas doni. Miaopinie, la mondo mem ne vere valoras la penon de vivado.

Mia amiko ŝatas vivadon, ĉar ĝi opinias, ke malgraŭ ĉiuj malbonaj aferoj kaj neperfekteco de la mondo, la bonaj aferoj sufiĉe valoras la penon. Ĝi kredas, ke ekzitsas nenio poste, kaj ke tio ĉiuokaze ne gravas, ĉar ĉio, kion la mondo havas, jam devas esti tute sufiĉa, por ke oni nepre ŝatu vivadon.

Laŭ mi, ambaŭ niaj vidpunktoj estas sufiĉe ordinaraj kaj raciaj. Sed laŭ mia amiko, mia vidpunkto estas malracia, malutila, kaj forte indikas mensan malsanon. Ĝi diris, ke ĉiu vidpunkto, kiu ne enhavas ian bazan optimismon, estas mense malsana, kaj ĝi asertis, ke plejparto de homoj havas la saman vidpunkton, kiel ĝi. Tial mi scivolas: Kion vi pensas pri la fizika mondo? Ĉu ĝi sufiĉas, por ke oni nepre ŝatu vivadon? Kaj ĉu vi dirus, ke mia vidpunkto estas sufiĉe ordinara kaj akceptebla, aŭ mense malsana? (Ripetoj kaj pli detalaj respondoj estas tre bonvenaj!)

#lang_eo #enketo #enketoj #filozofio #vivo






