Feliĉan Kristnaskon, samideanoj! Estu via sano firma kaj viaj donacoj abundaj! 
Feliĉan Kristnaskon, samideanoj! Estu via sano firma kaj viaj donacoj abundaj! 
Unua tago de Kristnaska festado estis tre trankvila, kaj la dua estis tre vigla kaj laciga. Mi ankaŭ dormis nemulte, ĉar mi refoje pasigis multan tempon pakante donacojn. Ial ideoj por pakado nur emas veni je la lasta momento. Sed tio estas en ordo. Eble mi notu ideojn por la venonta jaro, dum mi sentas la Kristnaskan etoson. 
Mi ricevis donacojn, kiujn mi deziris, inkluzive ĉokoladon, ruĝan vinon, kringojn en fraga ĉokolado, polvoviŝilon, kaj vestlavaĵon. Kaj inter aliaj ankaŭ beĥeraĵon kaj kapran sapon, pri kiu mi tre scivolas. Ho, kaj korbon por portado de vestaĵoj, kiu estos tre utila! Nun mi plejparte ripozas. 
FELIĈAN kaj ĜOJAN KRISTNASKON
al ĉiuj, kiuj festas ĝin!
Kaj pacon kaj amon al la tuta mondo!
Ni vivu kaj ĝuu nian belegan planedon kune!
#esperanto #lang_eo #Kristnasko #paco #christmas #peace #weihnachten2025 #Friede
Hodiaŭ mi vizitis mensokuraciston. Tio estis mia lasta vizito de la jaro, kaj mi daŭrigos venontjare. Mi atendis iom pli longe, ol kutime, antaŭ ĉi tiu vizito, ĉar mi volis amasigi sufiĉe da pensoj, sentoj, kaj rimarkoj, kiuj venadis iom malrapide. La mensokuracisto diris, ke estas en ordo veni sen klaraj rimarkoj, kaj ke ankaŭ tio povas rezultigi interesajn interparolojn. Sed mi tamen preferas havi iom pli ordigitajn pensojn unue; simple ŝajnas al mi, ke tio iras pli bone. 
Nu, ni parolis pri gravaj aferoj en vivo kaj pri malpli gravaj aferoj, kaj kiel aliri la malpli gravajn aferojn, kiujn oni tamen opinias ne tute malgravaj. La graveco de gravaj aferoj estas por mi forta motivo zorgi pri ili, sed estas multaj malpli gravaj aferoj en mia vivo, pri kiuj mi simple ne tre zorgas. Kaj mi iom volus, aŭ iom pensas ke mi eble devus, sed mi havas nenion, kio vere konvinkus min pri tio. Kaj do mi esploros, ĉu mi povas trovi ion tian… ion gravan, kio instigus min zorgi pri pli da aferoj en mia vivo, aŭ eble simple ion, kio instigus min zorgi pri la malpli gravaj. Mi evitas detalojn, ĉar, nu, tiuj estas iomete privataj. 
Cetere, mi finaĉetis kelkajn etaĵojn por almeti al iuj donacoj, kaj nun devas nur paki ilin kaj lavi plankon kaj… kaj jen ĉio, sed tio tute sufiĉas, ĉar mia pakado estas ĉiam longa kaj pena. Sed dankinde mi ne bezonas paki ĉion hodiaŭ, ĉar oni festas Kristnaskon plurtage, pro familiaj aranĝoj. Mi povas fari iom de la laboro hodiaŭ kaj la ceteron morgaŭ do. Ĉi-jare estas pli trankvile ja. 
Hodiaŭ mi faris salaton, kunumis vizitantojn, kunumis samideanojn en ĉiusemajna renkontiĝo, kaj helpis ornami kristnaskan arbon. Kaj ankoraŭ restas iom da laboro! Mi lasus ĝin al morgaŭ, sed mi povas fari ĝin hodiaŭ, do mi rapide faros tion kaj dormos. 
New on my Esperanto Music History blog - Christmas Songs: the challenges of translating Christmas music into Esperanto, and a look at what Christmas music has been released in the language
https://eomuziko.com/en/posts/christmas-songs/
Nove ĉe mia blogo Esperanto-Muziko: Historio - Kristnaskaj Kantoj: pri la malfacilaĵoj rilate al traduko de kristnaskaj muziko en Esperanton, kaj superrigardo de kristnaskaj albumoj en la lingvo
https://eomuziko.com/eo/posts/kristnaskaj-kantoj/
#Esperanto #EsperantoMuziko #Christmas #ChristmasMusic #Kristnasko #KristnaskaMuziko
Esperanto music has a long tradition of translated folk and traditional songs, going back to the earliest days of the Movado. As just about every European country has its own distinctive Christmas songs, it’s unsurprising that many of these have also been translated. However, there is a significant difference between ordinary folk songs and Christmas songs: the emotions that go along with Christmas music are much more lost in translation. This is largely due to the fact that we associate certain songs with Christmas not so much because of the music or even the lyrics, but because of tradition and nostalgia: a song is “Christmassy” because it’s something that we have always sung at Christmas ever since we were children.
Hodiaŭ mi akiris la lastajn kristnaskajn donacojn! Eble mi alĵetos iomete da manĝaĵoj al la pli simplaj, por iom… nu, plimanĝebligi ilin (ĉar tio ĝenerale estas bona afero), sed finfine mi povas fari la ceteron en trankvileco. Tio ne okazis dum multaj jaroj! 
La solaj restantaj taskoj estas iom da kristnaska domordigado kaj pakado. La pakado estos la plej pena, verŝajne, sed espereble ankaŭ la plej amuza. 
Hodiaŭ mi grandparte okupiĝis de kuketoj kaj vizitantoj. (Pri la kuketoj estis farado, ne manĝado! Kaj fakte ankaŭ pri la vizitantoj ne estis manĝado. Nu, estis manĝado, sed la vizitantoj ne estis tio, kio manĝiĝis.) :gutkato_manĝas_kuketon:
En libera tempo, mi iom prilaboris tradukadon kaj respondis iujn mesaĝojn interrete. La traduko progresas nemalbone, sed restas pluraj malfacilaj terminoj, kiuj verŝajne bezonos atentan konsideron. (Nu, almenaŭ al mi ili estas malfacilaj nun.) 
Kaj ankoraŭ restas la malfacila demando de multaj kristnaskaj donacoj… eble mi simple lasu hazardan pensvagon decidi, ĉar neniun alian decidilon mi havas. Eble mi simple aĉetu teon. Homoj, kiuj ne volas ricevi tion, devas diri tion. Teo estas la implicita stato de aferoj. 
Hodiaŭ mi ne multe ripozis, sed prizorgis ornamadon de kuketoj kaj pretigadon de donacoj, ĉar tion postulas la sezono. La tempomanĝado estas iom frustra, sed frustro estas malfacilaĵo, kaj malfacilaĵo estas signo de vivo. Do ĉio estas en ordo. 
Ho, kaj mi elpremis sukon el oranĝo-simila frukto, kies nomon mi ne konas; restas unu plia, sed ĝi estas tro granda por la premilo, do mi eble devos uzi nur miajn manojn por tiu. Kaj vespere mi trinkis muelitan verdan teon. 
Ho ho, kaj mi kaptis en televidilo la finan parton de kristnaska filmo »Kristnasko kun la ge-Krankoj«, kiun oni nomis »Kristnasko renverse« en la ĉeĥa lingvo. Mi konis ĝin pere de interreta filmeto, sed neniam ĝin spektis, kaj eĉ ne sciis, ke oni voĉigis ĝin ĉeĥe. Ĝi estis… nu, ĝuebla. 
Hodiaŭ mi helpis familianon pri kristnaskaj donacoj. Mi eĉ sukcesis sendi foton de telefono al surtablo per Bludento! Ne estis facilege trovi la bonan procedon, sed sufiĉis, ke mi persistu. 
Krome, mi ankaŭ helpis samideanon testi ĝian Luanti-servilon. Ni ludis sur ĝi »Kaptu la flagon«. Ĉio funkciis, krom vundado. Tio estis iometa problemo, ĉar neniu povis malhelpi sian malamikon kapti la flagon… krom per reciproka preno de flago. Post tiu oni devis nur atendi, ĝis tempo de la unua flagopreno elĉerpiĝos, kaj kapti la flagon. Tio ne estis tre okazoplena ludo; espereble ĝi ripariĝos. 