Sabate, dum la Scienca Pikniko ĉe la Nacia Stadiono en Varsovio. Malgraŭ komence pluva vetero venis amaso da homoj eĉ el aliaj urboj por vidi la plej novajn atingojn de scienco. Robotoj, droneoj, kemiaj kaj fizikaj eksperimentoj, eblo mem produkti paperon, konstrui ion, programi... Ankaŭ nia stando estis konstante vizitita. La fotoj prezentas nur nian aleo-zonon, tamen standoj estis ĉirkaŭ la stadiono laŭ ĉiuj aleoj kaj ankaŭ ene. Mojosa tago!


















