Kiam ajn mi ekscias pri festotago, tio nepre okazas proksime al la fino de tiu festotago. Ne restas multa tempo lerni kaj festi.
—Hodiaŭ estas la internacia tago de ĉokolado!
—Ho! Mi ĵus manĝis mian lastan ĉokoladon hieraŭ.
—La mondo nun festas la tagon de fungoj sur ĉapeloj.
—Domaĝe! Mi ne portis fungojn sur mia ĉapelo hodiaŭ!
—La [nun]a de la [nun]a monato estas la internacia tago de [io grava].
—Ĉu hodiaŭ estis la tago de [tio grava]? Espere mi rememoros festi sekvajare…
#lang_eo #festotagoj #pensoj #vivo 