Antaŭ kelka tempo mi provis uzi Telegramon. Ĝi estas interreta komunikilo, unu el la pli popularaj, precipe inter esperantistoj. Kaj mia sperto kun ĝi, je mia granda surprizo, superis miajn atendojn. Nun vi povas legi pri ĝi en mia nova blogafiŝo

Laŭkutime, ne hezitu atentigi min pri rimarkitaj mistajpoj, eraroj, mallertaĵoj. Mi jam korektis kelkajn tuj antaŭ publikigo, do tre eble restas pliaj, kaj mi ĉiam deziras poluri mian lingvo-uzon. 

#lang_eo #blogo #programoj #Telegram #Telegramo #teĥnikaro

Mia sperto kun Telegramo

Pri mia sperto kun la komunikilo Telegramo.

Tiriftejo
La #Telegramo-teamo superis la celon de mil glumarkaroj! 🎉 #Telegram

Ha jes, estas io, kio povus esti interesa kaj utila :
https://telegramo.org/
Estas konversaciaj grupoj pri preskaŭ ĉio ajn, kaj ankaŭ kunvenigi esperantistojn laŭ regiono. Mi ŝatus (mi kiel "Community manager") krei unu por Normandio.

Mi opinias, ke tio povus pli fluigi komunikadon (pli ol retpoŝtojn kaj dissendolistojn) kaj doni pli dinamikan bildon de Esperanto en la regiono (Sur Amikumu, estas neniu ene de 200 km).
#esperanto #telegramo #normandio #babili

Telegramo.org

Telegram estas simpla tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Ekzistas multaj grupoj, per kiuj multaj esperantistoj parolas pri diversaj temoj.

Telegramo.org