Hieraŭ mi partoprenis la funebron de la patrino de mia amiko. La ceremonio estis tre kortuŝa. Pluraj familianoj tre bele laŭdparolis. Mi rememoris islaman proverbon, kiun rakontis mia edzino: "Ni povu renkonti homojn pli bonajn ol ni mem."
La patrino de mia amiko estis tia persono, kaj ŝi transdonis belegajn valorojn al sia familio. Estis honoro koni ŝin.
#taglibro #lang_eo #esperanto #memoro

Mi renkontis multajn famajn nomojn de esperantistoj, sed plejparton el la homoj, al kiuj ili apartenis, mi apenaŭ konis, kaj en mia propra vivo ili apenaŭ grave rolis. 

Renato Korseti estas unu el tiuj, kiu lasis en mia vivo profundan spuron, kaj kiun mi sen ia dubo longe tenos en memoro. Kvankam mi ne povis renkonti lin persone, lia zorgemo pri nia lingvo, pri ties boneco, kaj pri ties internacieco, estis kaj plu estas por mi fonto de inspiro. Mi ĝojas, ke mi povis almenaŭ iom konatiĝi kaj kunlabori kun li kadre de La bona lingvo

Dio donu al li pacan ripozon, kaj konsolu la korojn de liaj postrestintoj. Ni memoru lin kaj ĉiam strebu kultivi nian lingvon laŭ lia bona ekzemplo. Koran dankon. 

#lang_eo #Esperanto #memoro #morto #vivo

Neniam plu: Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Memoro de la Viktimoj de la Holokaŭsto, la 27-a de januaro 2024

Ĉiujare, la 27-a de januaro estas rekonata tra la mondo kiel Holokaŭsta Memortago, memorigata de Unuiĝintaj Nacioj kiel tago de speciala observo.  Universala Esperanto-Asocio ligiĝas kun Unuiĝ…

Svahila proverbo (235)

Nimekula asali udogoni, utamu ungali gegoni.

Mi manĝis mielon kiam mi estis malgranda, bongusto ankoraŭ estas en mia dento.

[Oni neniam forgesas magion de l'infaneco.]

#Swahili
#Kiswahili
#MethaliZaKiswahili
#Esperanto
#Kiesperanto
#SvahilaProverbaro
#lang_eo
#proverbaro #mielo #infaneco #memoro