Hodiaŭ mi akiris la lastajn kristnaskajn donacojn! Eble mi alĵetos iomete da manĝaĵoj al la pli simplaj, por iom… nu, plimanĝebligi ilin (ĉar tio ĝenerale estas bona afero), sed finfine mi povas fari la ceteron en trankvileco. Tio ne okazis dum multaj jaroj! 

La solaj restantaj taskoj estas iom da kristnaska domordigado kaj pakado. La pakado estos la plej pena, verŝajne, sed espereble ankaŭ la plej amuza. 

#lang_eo #Kristnasko #taglibro #vivo

Mansardo Jamada