Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa. 

Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile. 

Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece. 

#lang_eo #Esperanto #gramatiko #Federujo #vivo #vortoj

Mansardo Jamada

 Feliĉan Esperanto-tagon! Je la temo de Esperanto, mi volas peti vian opinion pri lingva afero.

 Kiel vi eble scias, ekzistas multaj proponoj pri seks-neŭtrala pronomo en Esperanto. Kiu ajn tiu pronomo estu, mi opinias, ke por baze kontentigi plejparton de personoj, ĝi devas plenumi almenaŭ ĉi tiujn tri bazajn kriteriojn; ĝi devas:

  • Konformi al la gramatiko de la lingvo. (Ĝi ne tordu ĝisnunajn gramatikajn regulojn, kaj funkciu simile kiel aliaj pronomoj.)
  • Trakti ĉiujn homojn respekte kaj egalece. (Ĝi laŭdifine ne implicu malafablecon, kaj estu uzebla por ĉiuj personoj, kies sekson oni ne volas esprimi.)
  • Esti sufiĉe klara kaj oportuna en ĉiutaga uzado. (Ĝi estu uzebla en multaj ordinaraj situacioj, ne kaŭzante persistan konfuzon pri tio, kion ĝi reprezentas.)

 Ĉu vi konsentas pri tiuj bazaj kriterioj? Ĉu ekzistas alia universala kriterio (kiu ne estas nurnura persona prefero), kiun mi eble preterrimarkis, kaj kiun oni devus ankaŭ konsideri? Ĉiaj pensoj, komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj!

(Noto: Mi ne volas komenci diskuton pri specifaj pronomoj, nur trovi komunan bazon, kiu estu la minimuma postulo al ĉiu pronomo konsiderata.)

#lang_eo #egaleco #Esperanto #gramatiko #pronomoj #seksneŭtraleco

Jes, tiuj kriterioj estas entute pravaj.
50%
Jes, sed ekzistas pli da universalaj kriterioj, kiujn vi forgesis.
0%
Ne, tiuj kriterioj enhavas ion malpravan.
50%
Ne, tiuj kriterioj enhavas ion malpravan… kaj vi forgesis ion pli gravan!
0%
Mi ne scias. ¯\_(ツ)_/¯
0%
Poll ended at .
Mansardo Jamada

Ŝajnas ke esperantistoj  preferas plejparte disigi vorterojn per oblikv/a/j strek/o/j!

Eble mi ilin sekvos.  
#lang_eo #esperanto #gramatiko #lingvo #skribostilo
Mar’bird’o aŭ mar/bird/o? Kiel vi preferas disigi vorterojn?  

#lang_eo #esperanto #gramatiko #lingvo #skribostilo
mar’bird’amas’o
0%
anas/blek/ad/o
66.7%
bird-o-surpriz-o
0%
anas·harem·o
33.3%
bird murd ist o
0%
Poll ended at .

@bpeel interesa, mi ne sciis ke oni ankaŭ povas uzi la mezan punkton en la katalana!

Mi persone ekuzis ĝin en la franca tiam kiam mi tradukis kanton el la svahila lingvo. Tiu lingvo ne havas gramatikan sekson do estis pli fidela traduki uzante la mezan punkton.

Tamen mi ne kredas ke oni bezonus la mezan punkton esperante ĉar ni jam povas diri ekz.: "diru al viaj geamikoj " anstataŭ "diru al viaj amik.in.oj"

#esperanto #egaleco #lang_eo #gramatiko #MezaPunkto #franca #katalana #GenraEgaleco

Neutilaj oficialaj vortoj de la semajno: pluralo kaj singularo

 Ĉi tiuj vortoj oficialiĝis en la jaroj 1929 kaj 1974, respektive. Ili estas gramatikaj vortoj, kiuj respektive signifas »multenombro« kaj »ununombro«.

 Kial? Nu, ĉiu devas kompreni, ke lingvoscienco estas scienco serioza, kaj ke seriozaj sciencistoj ne povas paroli vulgaran lingvon de ordinaruloj! Fideblecon de fakulo oni plej bone taksas laŭ tio, kiom da latinaj vortoj ĝi uzas en ĉiu frazo.

:gutkato_ruĝa: Se vi komprenas fakulon sen helpo de vortaro, atentu! Ĝi verŝajne estas trompisto, kiu ne vere komprenas sian fakon; ne fidu al ĝi!

 Se vi volas esti fidebla lingvosciencisto, nepre diru »pluralo« kaj »singularo«! (Sed se vi nur volas, ke oni facile komprenu vin… eble sufiĉos, ke vi diru »multenombro« kaj »ununombro«.)

#lang_eo #Esperanto #gramatiko #lingvo #lingvoscienco #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

Mansardo Jamada

Enketo pri la pronomo »ĝi«: https://framaforms.org/enketo-pri-la-pronomo-gi-1674837849

 Estimataj samideanoj! Antaŭ kelkaj monatoj, mi faris enketon, kiun mi jam reklamis tie ĉi. Nun mi reklamas ĝin unu lastan fojon, ĉar ĝi baldaŭ finiĝos. Eble iuj el vi volus respondi, sed ankoraŭ ne sciis pri ĝi.

La enketo temas pri seks-neŭtrala uzo de la pronomo »ĝi« por homoj. Mi tre bonvenigas ĉiujn respondojn, ĉu ili venas de spertuloj, aŭ ĉu de komencantoj. Ankaŭ ripetoj de ĉi tiu afiŝo kaj diskonigoj de la enketo estas tre bonvenaj.

 Grandan dankon al la multaj respondintoj, kaj espereble ankoraŭ iuj respondontoj.

#lang_eo #enketo #Esperanto #ĝi #ĝiismo #gramatiko #lingvo #lingvoevoluo #pronomoj #seksegaleco #seksneŭtraleco

Enketo pri la pronomo «ĝi» | Framaforms.org

Hodiaŭ estas (ankoraŭ en mia lando) datreveno de la Unua libro de Esperanto! Jen eble mia plej ŝatata parto el ĝi:

En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.

Memoru: afiksoj estas mitoj! (Nu, ne vere; mi diras tion ŝerce. Oni povas tre bone lerni kaj ekkompreni la lingvon per ili. Sed oni ankaŭ povas bone kompreni la lingvon sen ili!)

#lang_eo #Esperanto #Esperantotago #gramatiko #Unua_libro 

Miniwa/Cute

»Far« uzata kiel memstara vorto estas unu el aferoj, pri kiuj mi ankoraŭ ne formis certan opinion. Ĉu ĝi estas nova vortero? Aŭ ĉu ĝi estas la malnova vortero, kiu aperas en la vorto »far·i«?

Se ĝi estas malnova, ĉu oni teorie rajtu uzi ĉiun ne-memstaran vorteron memstare? Aŭ ĉu oni severe observu la distingon inter vorteroj memstaraj kaj ne-memstaraj?

#lang_eo #Esperanto #far #gramatiko #vortoj 

Miniwa/Cute

Oni fojfoje scivolas pri ordo de vorteroj en kunmetado. La ordo devas sekvi simplan regulon: la pli fundamenta vortero staras dekstre, kaj la maldekstra vorto ĝin ŝanĝas aŭ precizigas. Jen praktika memorilo!

#lang_eo #animeo #Esperanto #gramatiko #kunmetado #memeo #memeoj #vortoj


Bildo kun du animeaj personoj, …
Miniwa/Cute