Saluton denove!

Mi kreis du aferojn pli rilate al TasAmpuleto kaj al Zamenhofa Tago: retpaĝon kaj broŝuron por presi kaj faldi.

Tiu vespero mi kundividis la broŝureton fizike ĉe la Ateneo dum ni festis zTagon kaj nun mi kundividas retpaĝon virtuale ĉe Federujo.

(Ankaŭ mi kunportis kombuĉon kaj kokos’kuketojn ambaŭ faritajn de mi).

Kun vi ĉiuj, kaj dankon al la servilo de Anartist, jen retpaĝo kaj broŝuro:

https://tas.komunikilo.org

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape #Anartist #Komunikilo

tas | saluton

Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj!

Jen la deka kaj lasta grafikaĵo: Tas dat’revena.

Festu zTagon kaj aliajn liberajn kulturaĵojn kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Bonan vesperon!

“Tas samideana” estas la naŭa kaj antaŭlasta grafikaĵo de tiu ampuleto kun okuloj kiu festas Zamenhofan Tagon. La vorto samideana enhavas la vorton “ideo”, ampulo ofte simbolas ideon kaj mi pensas ke Esperanto estas tre bona ideo :)

Festu ampleksan liberan kulturon kun Tas!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Saluton denove!

Jen la oka grafikaĵo de simpla ampuleto kun okuloj kiu hodiaŭ “Tas pasota”. (En la hispana oni diras “pasota” al homo kiu estas indiferenta).

Bonvolu ne esti “pasota” kaj priskribu bildojn por homoj kiu ne legas per okuloj.

Festu retalireblecon kaj Zamenhofan Tagon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Saluton!

Ĉu vi sciis ke la kreinto de Esperanto estis okulisto? Do, eble hodiaŭ Zamenhof ankaŭ priskribus bildojn en Tut-tera Teksaĵo :)

Hodiaŭ: Tas emocia. Festu Esperanton kaj bild’priskribadon kun Tas!

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Saluton al ĉiuj!

Mi kundividas la sesan grafikaĵon. Ĝi nomiĝas “Tas marema”. Jen ampuleto kun okuloj por festi Zamenhofan Tagon.

Ĝuu ampleksan liberan kulturon kun Tas! :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

“Tas mal’luma” estas la kvina priskriba grafikaĵo de tiu ampuleto kun okuloj. Jen ĝi!

Ĝuu kaj kundividu liberan kulturon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Hodiaŭ: Tas zomita!

Jen la kvara grafikaĵo de Tas, simpla ampuleto kun okuloj.

Ĝuu esperantajn priskribajn grafikaĵojn kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Bonan matenon!

Jen “Tas dancema”, la tria grafikaĵo de tiu projekteto por festi Zamenhofan Tagon.

Ĝuu samtempe ciferecan kaj lingvistikan liberan kulturon :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape

Saluton denove!

Hodiaŭ mi kundividas la duan grafikaĵon de simpla ampuleto kun okuloj. Jen “Tas kurioza”. Ĝuu liberan kulturon kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape