Rememorigo, ke alia parto de #Fediverso kie estas esperantistoj estas Lemmy. Volonte abonu la komunumon per via konto en Mastodono, aŭ kreu novan konton ĉe Lemmy por partopreni iom pli facile.

Jen mia kontribuo en Lemmy pro festado de la #ZamenhofaTago 2025 en #Slovakio 👇
https://lemmy.world/post/40341708

Kiel vi festis la Zamenhofan tagon 2025? - Lemmy.World

La 15-an de Decembro ni, esperantistoj, festas la Zamenhofan tagon, aŭ la Tagon de Esperanta libro. Kiel vi festi ĝin? En Slovakio ni kunigis la feston kun brigado en (daŭre relative nova) Esperanta arĥivo. Ĝi enhavas multajn librojn, gazetoj kaj alian materialon, sed ĝi dume ne estas plene ordigita. Ni daŭrigis apartigadon de pluroblaĵoj kaj ordigadon de gazetoj kronologie. Tio estas “formika” laboro (atentado pri multaj detaloj), do eĉ kiam oni multe laboras, la rezulto estas malbone videbla. Ni bone progresas, kvankam daŭre multo restas farinda. [https://lemmy.world/pictrs/image/f822710d-11fd-486e-ad65-1e22ad96a981.jpeg] Vespere ni komune feste manĝis, babilis, kaj fine Majka Minichová gvidis muzikumadon, ludante gitaron kaj gvidkantante. [https://lemmy.world/pictrs/image/287cdbf8-1f27-4fa7-afe3-19ee82ea5dfa.jpeg] Sekvan tagon ni havis kelkajn prelegetojn en la oficejo de E@I. Petro Baláž prezentis lastatempajn aktivaĵojn de E@I, novajn eldonaĵojn, UK-jn 2026 en Aŭstrio kaj 2027 en Aŭstralio (simileco de landonomoj pure hazarda :). [https://lemmy.world/pictrs/image/f694038f-a7f4-450a-b735-89c790bce549.jpeg] [https://lemmy.world/pictrs/image/3e203af4-1e1d-4fb9-84f0-054aa2c2681f.jpeg] Maciej Jaskot (profesoro pri la hispana lingvo en la universitato en Krakovo) pri mitoj de lingvolernado. [https://lemmy.world/pictrs/image/4ae38514-7c10-4580-a8f4-7ae63d68c0bd.jpeg] KuboF Hromoslav pri novaĵoj de Vikimedio EO kaj la Projektejo - nove preparata projekta mastrumilo por la tuta Esperanta komunumo. [https://lemmy.world/pictrs/image/65a663d7-0d2b-4935-a03a-2309dc0bb68e.jpeg] Estis menciitaj ankaŭ nuntempaj projektoj subtenitaj de Erasmus+, kiel SANO (reprezentita de VMEO) kaj pluraj de E@I.

La pollingva #Vikifontaro en sia ĉefpaĝo montras tekston de Ludoviko Zamenhof ĝuste en la tempo ĉe la #ZamenhofaTago 😍
https://pl.wikisource.org/wiki/Wiki%C5%BAr%C3%B3d%C5%82a:Strona_g%C5%82%C3%B3wna

Feliĉan #Zamenhoftagon! Ke l' spirito de Granda Z cin gvidu en ĉi tiuj mallumaj tempoj

#DíadeZamenhof #ZamenhofDay #Zamenhoftag #ZamenhofaTago

Por la #ZamenhofaTago, la Centro Esperanta Torina organizos feston, je la 17:30 de la 13a de decembro.

Kiam mi havos pli da detaloj, mi tuj skribos ĉi tie.

Saluton denove!

Mi kreis du aferojn pli rilate al TasAmpuleto kaj al Zamenhofa Tago: retpaĝon kaj broŝuron por presi kaj faldi.

Tiu vespero mi kundividis la broŝureton fizike ĉe la Ateneo dum ni festis zTagon kaj nun mi kundividas retpaĝon virtuale ĉe Federujo.

(Ankaŭ mi kunportis kombuĉon kaj kokos’kuketojn ambaŭ faritajn de mi).

Kun vi ĉiuj, kaj dankon al la servilo de Anartist, jen retpaĝo kaj broŝuro:

https://tas.komunikilo.org

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape #Anartist #Komunikilo

tas | saluton

Vidita ĉe Mia Vivo [de Amadeo Sendiulo] ;)

#esperanto #Zamenhofatago #zamenhofa_tago

@MrGR @imthehumanoid

Zamenhof mem ĉiam malakceptis kulton pri sia persono.

Mi plurfoje legis tion pri li kaj mi ankaŭ ne ŝatas kulti al neniu. Tamen mi pensas ke tiu homo estis tre humila kaj bonkora kaj mi volas iamaniere diri dankon pro tiu bela, simpla kaj utila ideo. Kaj pro tio, jen la ampuleto kiu mi kreis :)

#TasAmpuleto #ZamenhofaTago #Esperanto

https://bcn.fedi.cat/notice/AolrPcUMSQW7OB5mzo

Rita ⁂ (@[email protected])

Saluton al ĉiuj! Mi kundividas projekteton por tiu Zamenhofa Tago: priskribajn grafikaĵojn ĉe Federujo. Mi publikigos ĉiutage unu grafikaĵon ekde hodiaŭ ĝis zTago, la dek’kvina de decembro. Jen Tas...

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

#esperanto #zamenhof #zamenhofatago

Hodiaŭ mi iris al la urbo centro, ĝi aspektis kiel komerca festo de ĥaoso. Tamen mi renkontiĝis esperantistojn en la kafejo. Tie estis paco, amikeco kaj bonkorado.
Feliĉan Zamenhofatagon.

#esperanto #Zamenhofatago

Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj!

Jen la deka kaj lasta grafikaĵo: Tas dat’revena.

Festu zTagon kaj aliajn liberajn kulturaĵojn kun Tas :)

#TasAmpuleto #RetAlirebleco #Esperanto #Federujo #zTago #ZamenhofaTago #Inkscape