Pasis jaro 2025. Ĝi instigis min iom ŝanĝi mian vivostilon, mian pensmanieron, kaj plej multe mian mondopinion. Ĝi voligis min lerni kiel vivi; kiel vere, bone, kaj daŭre vivi en tiu ĉi mondo. Mi pensas, ke tiun demandon mi delonge havis, sed longe malatentis, distriĝante per kio ajn. Pasintjare mi ekkomprenis, ke la respondo ne estas tie, kie mi atendis ĝin, kaj do mi ekserĉis ĝin. 

Nun mi kredas, ke mi trovis ĝin, sed mi ne scipovas bone praktiki ĝin. Mi volus fiksi ĝojon kaj fervoron en mia koro, sed ili jen kaj jen sufokiĝas de vanteco kaj ĉiutageco, kaj mi longe blovas por reflamigi ilin. Ĉu koro sen ĝojo kaj fervoro ne estas kiel pilo sen elektro? Se ili mankas, kio vivigos kaj movos la aparaton? 

Mia lernado pri vivado daŭras jam tri monatojn. Mi ne scias, ĉu ĝi iam venigos dolĉajn fruktojn, sed mi plu strebos komfortiĝi en ĉi tiu malfeliĉa loko. Mi jam trovis multajn manierojn, per kiuj tio ne eblas, sed devas ankoraŭ trovi tiujn, per kiuj ĝi eblas. 

Kunokaze, lastan someron, mia lernado pri Esperanto atingis dek jarojn, kaj la fruktojn mi, kun multaj kaj longaj interrompoj, kio estas iom maloportuna sorto, al kiu mi, oni povus diri, submetis ankaŭ ĉi tiun propozicion, strebas iom post iom transformi al sana kaj bongusta kuko. (Per kio mi volas diri »instrua kaj facile legebla teksta formo«, sed mi diras »kuko«, ĉar tion oni ordinare faras el fruktoj.) :gutkato_manĝas_fragon:

#lang_eo #Esperanto #novjaro #pensoj #taglibro #vivo

Mansardo Jamada

Feliĉan Novjaron! Jam alvenas nova jar' II - popolrok' kanto en #Esperanto pri #novjaro https://soundcloud.com/dramabirdo/jam-alvenas-nova-jar-ii #EOmuziko #muziko #music #NewYear
Jam alvenas nova jar' II

Esperantisto esploranta diversajn muzikstilojn per Esperanto; ĉiu kanto estas libere elŝutebla kaj senpage redistribuitebla (kun atribuo, CC BY 4.0 License).

SoundCloud

Hieraŭ mi festis Kristnaskon triafoje ĉi-jare, ĉar parto de la familio malsaniĝis kaj povis veni por festi nur poste. Tio jam estis la lasta fojo ĝis venonta Decembro, espereble. Mi ankaŭ povis iomete verki, kaj mi iomete ĝojas je tio. 

Hodiaŭ kunvenis alia parto de la familio por festi Novjaron. Ni ludis loke popularan tabulludon. Mia anaro gajnis. 

Mi ne planas festi Novjaron ĉi-foje, sed mi certe ne plendas pri la festaj manĝetaĵoj. 

#lang_eo #novjaro #taglibro #vivo

Mansardo Jamada

Venas eterna festo
Al ni venas Novjaro
Ĝi ne devas malfrui
Amikoj, ni sekvu ĝin!
Flugas multaj neĝeroj
La decembro daŭras
Same kiel malvarmo
Kiuj ĝojigas nin ĉiujn
Flugas neĝeroj
Estas neĝa stelfalo
Flugas neĝeroj
Flugas neĝeroj
Estas neĝa stelfalo
Flugas neĝeroj

Per revoj plenas urbo
Donas al ni donacon
La Betleĥema stelo
Lumigas ĉiujn korojn
Glora Betleĥemo
Donis vivon al ĉiuj
Brila stelo en la ĉielo
Donas lumon al ĉiuj

Flugas neĝeroj
Estas neĝa stelfalo
Flugas neĝeroj
Flugas neĝeroj
Estas neĝa stelfalo
Flugas neĝeroj

Ĝi brulu por ĉiam
Kaj neniam estingiĝu
Ĝi brulu en la ĉielo
Kiel la floro en hararo
En malhela ĉielo estas vojo
Ne forgesu pri tio
Lumo alvenos al vi
Ne forgesu pri tio

Rigardu, flugas neĝeroj!
Estas stela neĝfalo
Flugas neĝeroj
Rigardu, flugas steloj!
Estas neĝa stelfalo
Flugas steloj
Rigardu, flugas neĝeroj!
Estas stela neĝfalo
Flugas neĝeroj
Rigardu, flugas steloj!
Estas neĝa stelfalo
Flugas steloj...


#kantoj #Novjaro #decembro
Mansardo Jamada

Feliĉan novjaron al ĉiuj ! Mi deziras al vi sanon, pacon, plenumiĝon kaj esperon ! #Esperanto #Novjaro #Bondeziro
Samideanoj, ĉu vi rimarkis? La 1ª de februaro venas!
Se vi (samkiel mi  ) ne ekplenumis viajn novjarajn defiojn — jen tre bona tempo komenci!

Februaro; nova monato, nova espero.   
#lang_eo #tempo #novjaro #memdefio

Post tiom da festoj miaj vestaĵoj ĉirkaŭbrakas min per la forto de blanka urso. Ŝajnas, ke mi portas superheroan kostumon. Miaj intencoj por la novjaro vaporiĝis pli rapide ol la fajreroj de piroteknikoj. Kiom da ĉokoladaj tabloj estas konsiderataj akcepteblaj en januaro?

#2024 #januaro #novjaro

Abstrakta reprezentado de la teksto "Miaj deziroj por la nova jaro". #arto #abstrakta #novjaro #deziro https://esperanto.masto.host/@TurfalkoHakisto/111682565965768382
TurfalkoHakisto (@[email protected])

Ligita: 1 bildo *Miaj deziroj por la nova jaro* Mi deziras, ke ni povu doni varmon kaj lumon al niaj intimuloj. Mi deziras, ke ni havu pli da pacon inter homoj, kun ĉiuj estaĵoj, kaj kun nia Tero. Mi deziras, ke ni estu pli multaj en Esperantujo. Mi esperas, ke ni estu pli sindonaj. Mi kampanjas por libera kaj kunuzita scio. #taglibro #esperanto #lang_eo #deziro #novjaro

esperanto.masto.host
Floraj artfajraĵoj por deziri feliĉan novan jaron #novjaro #dezirakarto