Kial tiel malvarmas? Ĉu mi maljuniĝas?
Ĉu mia sango malvarmiĝas?
Mi tuŝis la hejtadtubon. Ĝi estis malvarma
Do, mi ne maljuniĝas -
la lando mankas varmon!
Riparisto, saĝa kiel Landau,
ĉion tuŝis kaj kraĉis.
Diris, ke la fosto aĉegas
Do la akvo ne fluas,
Temas pri subtera tubo
Ne pri tio, pri kio vi pensis
Kaj tiu alia fosto
Estas tute malsama.
"La presuro ne estas bona
Vi ja devas ripari ĉion!"
Kaj foriris kun grava mieno
Por certe ripari necesejon.
La hejmestro diris "Pardon',
Por riparo ni mankas monon!"
Mi kontaktis deputiton,
Li estas seriozulo,
Sed ankaŭ malklerulo
Kiel reĝo Henri VI
"Nia partio helpos
Travivi ĉiujn frostojn!
Ni donacas la ŝtrumpetojn
Kun partia bonkoro!"
Mi vizitis la urbestron
Ankaŭ seriozan homon.
Li aspektas kiel Lenin
Kaj tuj respondas tiel:
"Nu certe, ne zorgu!
Ni helpos - pli malfrue.
Ni finiĝos stadiumon
Kaj riparos la foston!
Nia lando bezonas sporton!"
Kaj montras al mi portreton
Mi rigardis en portretajn okulojn
"Mi komprenas. Dankon!"
Kaj la urbestro komencis labori
Per fosi la grandan truon.
Familio plenfrostiĝis.
"Kiuj fiuloj!" - mi pensas.
Tiu homo sur portreto
Onidire, estas bona.
Ho, estas lia rekta linio -
Komuniko kun popolo!
" - Kiu vi estas?
- Polusisto!"
Jen la unua vico!
Li estas severema kiel Tarkvemada
Sed justema kiel Marcus Aurelius.
Mi rakontis pri mia fosto...
"Registaranoj frostigas popolon? Ĉu ili trovarmiĝis, fiuloj?!"
Nu, ne ekzakte tiuvorte, sed samsignife.
"Eĉ sen ili mi estas tiel okupita!" - li diras.
"Ekzemple, mia najbaro aĉuliĝis...
Sed se ĉiuj tromalvarmiĝus aŭ foriros OIŜen (malpermesita organizo en Rusio)
Kun kiu mi kaptos Izmaelon?"
Kaj foriris denove batali por paco
Aŭ, pli klare, bati iun en necesejo.
Post unu horo al mia hejmo
Venis tiom da homoj!
Riparistoj, ĵurnalistoj
Ambulanco, flegistoj,
Deputito, du juĝistoj,
Kaj urbestro kun ŝraŭbilo!
Ni luktas por libereco,
Ni heroas kiel Danton
"Contre nous la tyrannie!"
Ĉiuj krias "Iru for!"
Sed kiu riparos foston?
Aŭ eĉ la tegmenton?
Ni ja pereos sen li!
Pensu pli, kaj profunde!
La avantaĝo de aŭtoritara reĝimo:
Li diros - kaj ni tuj ekkuros!
Venontjare mi denove vizitu lin
Kaj rakontu pri likanta tegmento.
Do, radikaloj, restu trankvilaj
Por almenaŭ unu jaro....
#kantoj