Kia bedaŭro, mi devis deveni kaj fiaskis. 😿
#Ludoj #Minoj

Laŭ la komentoj leĝoj, aldonitaj en la ludon «Travivante Marson: Relanĉita» [Surviving Mars: Relaunched], ne faras ion ajn interesan. Plej verŝajne ili eĉ malhelpas, do pli sencas malŝalti ilin 😆

#lang_eo #ludoj #Travivante_Marson

Mi volas legi esperantlingvajn bitromanludojn. Eble eĉ traduki… iam 😺☕

#lang_eo #ludoj #romanludoj

En la fino de unu vojo de Uljano de «Sep tagoj de somero» (modifaĵo de «Senfina somero») la ĉefheroo diras al ŝi: «Mi timas vekiĝi tie, kie vi ne estas», kaj aldone pensas: «Mi timas vekiĝi tie, kie vi neniam ekzistis». La sceno forte impresis min! Kiel donaci medalon ĉokoladon al ĝia aŭtoro? 🤭

Do pro tio mi diros saĝan penson: Tempo ne kuracas. Vi simple forgesas. Ne pensas. Kaj la doloro malakriĝas. Aŭ ne forgesas.

#lang_eo #ludoj #Senfina_somero

Kiu ĉi tie, post du «provaj» finoj kun leteroj, tuj ŝaltas tunelan vidadon al la bona fino de la vojo de Samanto? Mi ja!

La unua duono estas vigla, krom la tago kun versaĵoj, pro kiuj mia kapo ekdoloris, tamen mi simple ne ŝatas versaĵojn 😅 Sed la dua…

Do Samanto forveturas. Kaj kvankam mi neniam uzas la vorton «sufoka» en tiu senco, tamen ĉi tiu parto vere estas sufoka! Unu post la alia treniĝas scenoj, kiuj kutime estas neniel ligitaj kun Samanto. Ili iras kaj iras. Iuj homoj, okazaĵoj, ordinaraĵoj kaj malĝojo… En la fino ĉio, kio restis en mia kapo, estas senfina atendado de Samanto kaj nenio pli. Se la aŭtoro celis tion, ĝi sukcesis. Dek poentoj el dek. Tamen ĝi ne plu faru tion — mia kapo eksplodos 😅

Poste okazis ripozeto, iom pli da «sufokado» kaj misdecidoj de Simono… Nu, bone, la historio entute estas bona 🐱☕ Kvankam la vojo al ŝi certe havas kelkajn… Jes. Kaj parolu kion vi volas, tamen Samanto estas la plej normala heroino, kaj tio bonas 🤭 Nu, en ĉi tiu modifaĵo la aliaj ankaŭ estas pli adekvataj, ol kutime. Nu, entute 🙂

Kial Strigo ĉeestas en la historio, mi tute ne scias. Ĉu tio estas la personiĝo de tiu strigo? Kaj la plej grava demando estas ĉu Strigo interesiĝas pri Aljono? La popolo volas kompreni!

#lang_eo #ludoj #Senfina_somero

Mi skribas la pensojn senprokraste. Dume sen modifaĵoj de la ludo.

  • Simono, alia Simono, ena Simono, Supersimono. Komprenite (^  ^)'
  • Ofte Simono mem estas sia propra malica Buratino. Nenio antaŭsignas ion malbonan, tamen li nepre faras malbonagon kaj atingas malbonan finon.
  • Laŭ mia opinio, en «ordinaraj» vojoj (de Leno, Aliso, Uljano) ne sufiĉas mistiko kaj enigmeco. La malbona fino de la vojo de Leno kompensias tion per ŝoka enhavo, sed, entute, ĉi tiuj vojoj estas iom pli ordinarvivaj, ol mi volus. Komence, kompreneble, oni devas enigi ludanton en la mondon, tamen en la dua parto oni povus aldoni iom da demandoj, por ke ludanto ne perdu intereson.
  • Trovi la vojon de Uljano estas ekzercado en obstineco. Kiel oni povus diveni, ke oni devas viziti la scenejon? Neniel.
  • La temo de freneza Aleĉjo ne estas malkaŝita.
  • Ĉu malvivuloj en la vojo de Mikuo ekzistis «reale» aŭ?.. La vojo estas sovaĝa, tamen mi ne povas ĉikani ĝin, ĉar ĝi certe estis neatendita (^  ^)'
  • La temo de aperata urbo en la vojo de Junjo ankaŭ ne estas malkaŝita. Fakte, ĝi nur forpelis ilin sur la vojon, kaj tie ili jam estis antaŭe sen ĝia helpo. Ŝajnas, ke el tio oni povus naski ankaŭ ion alian.
  • Kiel fartas la menso de Leno en la harema fino? Ŝi klare aludas tion, ke iujn informojn de alia aŭ aliaj Simonoj ŝi elbatis. Kaj antaŭe, kiam Junjo aperas, ni ekscias, ke Leno havas tranĉilon, kvankam ĝi (ŝajne) ne estas videbla sur la bildo. Tio okazis en la kampadejo, tamen…
  • La harema fino ne havas Junjon. Tio estas fiasko.
  • Ĉu seksumo kun Junjo estas memmasturbo? Zeŭso ankaŭ naskis virinon el la kapo, sed kutime ne havis problemojn kun virinoj. Nur kun edzino. Kiu diris «Leno»? 😆
  • Ĉu la fino de la vojo de Junjo signifas, ke Simono estas dormanto, kiu ekkonsciis, ke li dormas (ĉu vekiĝis?); aŭ ĉu li simple freneziĝis?
  • Kial ne ekzistas vojo de la robota virino?
  • #lang_eo #ludoj #Senfina_somero

    Senfina somero

    Dum vi priploradis someron, mi jam dum kelkaj tagoj legas Senfinan someron. Unuafoje. Do ĉe me la somero ankoraŭ ne finiĝis.

    Entute ĝi estas nemalbona, 4/5. Mi ne scias, ĉu ĝi havas grandan finon, kiu ŝanĝos mian opinion, sed ni ekvidos.

    Kio ne plaĉas al mi? Epilogoj. Tamen mi tute malŝatas epilogojn, do tio ne surprizis min.

    #lang_eo #ludoj #romanludoj #senfina_somero

    Freneza rido de Ombra Labris’ plaĉas al mi. Ĉu vi ne bezonis tiun informon? Bedaŭrinde vi jam eksciis! 🤭

    #lang_eo #ludoj #Aspekto

    Ho, mia KORRRRR! 

    #lang_eo #ludoj #starcrawlers

    Mi bezonas oficialan vorton por la ludo «triktrako». En la rusa [нарды] povas esti longaj kaj mallongaj. Ankaŭ mi ne certas, ĉu triktrako povas esti longa kaj mallonga, aŭ ĉu triktrako estas nur mallonga versio de la ludo? 🤔

    // Bildoj el wikipedia.org.

    #lang_eo #vortoj #ludoj #esperanto