“Inter la plej esplorindaj esperantistoj elstaras la pacismaj inistoj.”
Sylvie Flammarion ne estis nur la edzino de fama astronomo – ŝi estis voĉo por paco, scienco kaj virinaj rajtoj en epoko kiam tio ne estis evidenta. Kaj ŝi ligas ĉion ĉi al Esperanto.

Leginda artikolo en @monato pri virino kies kontribuoj ne forgesiĝu:
🔗 https://www.monato.be/2020/012594.php

#Esperanto #Inismo #Historio #Scienco #Pacismo #VirinojEnScienco #Astronomio #Monato

Astronomio, pacismo kaj inismo

Teksto el la internacia magazino sendependa MONATO

Planedo kun vitra pluvo kaj furiozaj ventoj

YouTube
Blue Ghost moon lander just beamed back stunning photo of the eclipse

Want to see an eclipse from the moon?

Mashable
Kiel sekura estas nia elektronika civilizacio? Kiel ofte okazas eventoj Miyake? Ili montriĝas per levita radioaktiveco en arbringoj, kaŭzitaj preskaŭ certe per erupciaĵoj el la suno de signifaj kvantoj de ŝargitaj partikloj, kaj pli ekzemploj estas trovataj daŭre. Ili eble okazos pli ofte ol antaŭe imagite. Informo pri dendrokronologio (arbringesploro) ĉe: https://spaceweather.com/archive.php?view=1&day=31&month=01&year=2025
#Miyake #kosmoradioj #astronomio #fiziko #scienco
Spaceweather.com Time Machine

#Podkasto de la tago:

Ne Parolu pri Esperanto #ManchaPod

«La Kosmo kaj Ni», kun David Galadí-Enríquez

La Profesoro D. Galadí-Enríquez estas astronomo el Kordovo, Andaluzio (#Hispanio). Li laboris dum jardekoj en la #esplorado pri kio estas en la #ĉielo kaj kiel tiuj aferegoj movas sendepende de kiel ŝajnas el nia vidpunkto. Kune kun li, ni babiladas pri la kono, la ŝajno, la #scienco kaj la sinteno lerni kaj pluiri.

#neParoluPriEsperanto #astronomio #esperanto
https://podcastaddict.com/ne-parolu-pri-esperanto-manchapod/episode/172287490

Ne Parolu pri Esperanto [ManchaPod] - David Galadí-Enríquez, astronomo kaj profesoro - Podcast Addict

7.-«La Kosmo kaj Ni», kun David Galadí-EnríquezLa Profesoro David Galadí-Enríquez estas astronomo el Kordovo, Andaluzio (Hispanio). Li laboris dum jardekoj en la esplorado pri kio estas en la ĉielo kaj kiel tiuj aferegoj movas sendepende de kiel ŝajnas el nia vidpunkto. Kune kun li, ni babiladas pri la kono, la ŝajno, la scienco kaj la sinteno lerni kaj pluiri.Mi invitas a

Podcast Addict

#Datreveno #SarahFrancesWhiting #Astronomio

Je ĉi dato en 1847 naskiĝis Sarah Frances Whiting, astronomo, kiu starigis la duan lernantan esploran fiziklaboratorion en Usono, kaj instruis siajn lernantojn pri modernaj teknikoj de iks-radioj kaj uzo de spektroskopo por astronomio. https://en.wikipedia.org/wiki/Sarah_Frances_Whiting
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sarah_Frances_Whiting.jpg

Sarah Frances Whiting - Wikipedia

#Datreveno #FredHoyle #Kosmologio #Astronomio

Je ĉi dato en 1915 naskiĝis Fred Hoyle, astronomo, kiu helpis evoluigi teoriojn pri kreado de elementoj per nuklea sintezo en steloj. Li klopodis ridindigi la ideon pri praeksplodo de la universo, kiam li uzis la vortojn Granda Knalo ("Big Bang"), sed ĝi iĝis la akceptita vorto por la evento. Ankaŭ li verkis sciencfikciajn novelojn. https://eo.wikipedia.org/wiki/Fred_Hoyle
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Fred_Hoyle.jpg

Fred Hoyle - Vikipedio

#Datreveno #WilliamLassell #Astronomio

Je ĉi dato en 1799 naskiĝis William Lassell, astronomo, kiu malkovris kelkajn satelitojn de la pli grandaj planedoj; unu estis Tritono, luno de Neptuno, nur 17 tagoj post la malkovro de la planedo. Ankaŭ li ekstaris observatoriojn en Anglio kaj Malto. https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Lassell
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:William_Lassell.jpg

William Lassell - Vikipedio

#Datreveno #JohnCouchAdams #Astronomio #Neptuno

Je ĉi dato en 1819 naskiĝis John Couch Adams, matematikisto kaj astronomo, kiu antaŭdiris la ekziston de la planedo Neptuno (sed la Britaj astronomoj ne serĉis ĝin), klarigis parton de la ŝanĝoj en la movo de la luno dum jarcentoj, kaj montris ke la meteoroj Leonidoj sekvas la saman orbiton kiel la kometo Tempel-Tuttle, do faris ligon inter ili. https://en.wikipedia.org/wiki/John_Couch_Adams#About_Adams_and_the_discovery_of_Neptune
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Couch_Adams_1870s.jpg

John Couch Adams - Wikipedia

#Datreveno #HeatherCouper #Astronomio

Je ĉi dato en 1949 naskiĝis Heather Couper, astronomo kaj dissendanto, kiu faris multon popularigi sciencon, kaj verkis librojn kaj artikolojn tiucele. https://en.wikipedia.org/wiki/Heather_Couper
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Heather_Couper.jpg

Heather Couper - Wikipedia