Ĉi-foje multe da japanaj akcentoj, sonraporto el Malagasio, renkontiĝo kun la jutubisto Raman, aktualaĵoj kaj ne nur. Ĉio en la priskribo. La 195a elsendo de Varsovia Vento jam en la reto.
Agrablan aŭskultadon, bla bla bla :)
https://www.podkasto.net/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
Lunde (la 27an), inter la 20a kaj 21a laŭ la mezeŭropa tempo (19 - 20 UTC) sekvos E-Magazeno el Tuluzo ĉe Canal Sud FM. Ĉe la telegrama EKC-radioforumo eblos reagi aŭ simple saluti la redakcion.
Rekta transmisio:
http://91.224.148.160:8000/canalsud-live
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
Turut tutut! REKLAMO 🙂 Literatura Vivo - se ankoraŭ vi ne malkovris, malkovru tiun interesan kaj senpagan revuon! En la lasta intervjuo kun Sara Spanò!
https://www.literaturavivo.com/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
La 20an de aprilo, en Nacia Biblioteko en Varsovio, sekvis renkontiĝo kun Jacek Świdziński, aŭtoro de libro-forma komikso "Ideo", kiu rakontas pri la vivo de L.L. Zamenhof kaj historio de Esperanto.
- Ne estas verko por la esperantistoj, kiuj ja konas Eon - klarigis dum prezentado la aŭtoro.
Li fasciniĝis pri ideo de Eo kaj eksentis bezonon pri ĝi rakonti malgraŭ, ke la lingvon li ne konas. Neesperantisto do popularigas Eon!
Fotis Agnieszka (Rudzia)
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto

Turut tutut! REKLAMO 🙂
Fascina numero, kiu atestas pri kvalito de Monato, nun libere elŝutebla el la telegrama arkivejo! Legu tre interesan artikolon pri la homo, kies vizaĝo sur la kovrilo,
https://www.monato.be/2024/013516.php
bla bla bla 🙂
La arkivejo: https://t.me/monato_arkivo

#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto

En nia memoro, por ĉiam.
Dankon!
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
En la mondon venis nova sento... La 194a elsendo de Varsovia Vento! Sur la fotoj Preston kaj Laura. Detaloj en la priskribo. Agrablan aŭskultadon, bla bla bla :)
https://www.podkasto.net/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
Unu, el miaj plej ŝatataj tekstoj en Esperanto. Samon mi povas diri pri la komponisto. Filmeto el la 2a JES en Burgo kie laste, ankaŭ dum la JES sed la 16a, la artisto denove aperis sur la scenejo. La sekva nova komponaĵo de li koncerte baldaŭ, en la 194a elsendo. Tempo pasas tamen valora muziko ŝajnas eterna. Aŭskultu kaj ĝuu.
Gijom Armide - Amo kaj asfalto.
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.youtube.com/watch?v=ZLNNhu1LyUg
https://www.podkasto.net/arkivejo/intervjuo-kun-gijom-armide/
Gijom Armide - Amo kaj asfalto

YouTube
Grava kaj bona novaĵo! La katalogo de Vinilkosmo iom post iom revenas en la muzikajn platformojn post subskribo de kontrakto kun la nova bita distribuanto (Booster Music).
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
Varsovia Vento kun Darek daŭre en Japanio. Paralele al la turismaj impresoj la sekva renkontiĝo en la sekva loko. Ĉu vi scias aŭ supozas kie kaj kun kiu? 🙂 Cetere... Ĉu por labori pri la 194a elsendo en la provizora studio vere ni bezonas seĝojn?
Bla bla bla
https://www.podkasto.net/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto