Kiel sekura estas nia elektronika civilizacio? Kiel ofte okazas eventoj Miyake? Ili montriĝas per levita radioaktiveco en arbringoj, kaŭzitaj preskaŭ certe per erupciaĵoj el la suno de signifaj kvantoj de ŝargitaj partikloj, kaj pli ekzemploj estas trovataj daŭre. Ili eble okazos pli ofte ol antaŭe imagite. Informo pri dendrokronologio (arbringesploro) ĉe: https://spaceweather.com/archive.php?view=1&day=31&month=01&year=2025
#Miyake #kosmoradioj #astronomio #fiziko #scienco
Spaceweather.com Time Machine

"Mi ne scias ĉu la rezulto estas tute ĝusta, sed ĝi estas almenaŭ ene de unu grandordo." #Esperanto #memeo #matematiko #fiziko

#Datreveno #MurrayGellMann #Fiziko

Je ĉi dato en 1929 naskiĝis Murray Gell-Mann, fizikisto, kiu kreis la teorion pri kvarkoj por klarigi iujn ecojn de aliaj atomaj partikloj, kaj nun estas firme establita kiel centra parto de kvantumteorio. Li ankaŭ fondis projekton mapi la rilatojn inter homaj lingvoj kaj kiel ili evoluis. https://eo.wikipedia.org/wiki/Murray_Gell-Mann
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Quark_structure_proton.svg

Murray Gell-Mann - Vikipedio

#Datreveno #ErnestRutherford #Fiziko

Je ĉi dato en 1871 naskiĝis Sir Ernest Rutherford, nuklea fizikisto, kiu inventis la nocion de duoniĝotempo por radioaktivaj atomoj, pruvis ke kelkajn radioj estas nukleoj de heliumo, kaj difinis tiun, kiu estas atomnumero. https://eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Rutherford
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Sir_Ernest_Rutherford_LCCN2014716719_-_restoration1.jpg

Ernest Rutherford - Vikipedio

#Datreveno #GeorgeStokes #Fiziko

Je ĉi dato en 1819 naskiĝis George Stokes, matematikisto kaj fizikisto, kiu, krom sia bone konata laboro pri la fluo de fluidoj, malkovris ke hemoglobino transportas oksigenon, kaj faris signifajn kontribuojn al la teorio pri fluoresko kaj polarizo, kaj farado de akromataj lensoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/George_Gabriel_Stokes
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:George_Gabriel_Stokes,_ante_1903_-_Accademia_delle_Scienze_di_Torino_0155_B.jpg

George Gabriel Stokes - Vikipedio

#Datreveno #ÉtienneLouisMalus #Fiziko

Je ĉi dato en 1775 naskiĝis Étienne-Louis Malus, fizikisto, kiu malkovris la fenomenon pri polarizado de lumo, ĝuste asertante leĝon pri la brileco de lumo pasinta trans polarizantan filtron. https://en.wikipedia.org/wiki/%C3%89tienne-Louis_Malus
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wire-grid-polarizer.svg

Étienne-Louis Malus - Wikipedia

#Datreveno #NikolaTesla #Elektro #Fiziko

Je ĉi dato en 1856 naskiĝis Nikola Tesla, inĝeniero kaj inventanto, kies plej grava kontribuo estis la enkonduko de alterne kurenta elektroprovizo. Li eksperimentis multe pri senkabla transmetado de elektra povo kaj komunikiloj. En 1960, lia nomo estis donita al la SI unuo de magnetfluksa denso. https://eo.wikipedia.org/wiki/Nikola_Tesla
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tesla_circa_1890.jpeg

Nikola Tesla - Vikipedio

#Datreveno #ArchibaldWheeler #NigraTruo #Fiziko

Je ĉi dato en 1911 naskiĝis John Archibald Wheeler, teoria fizikisto, kiu popularigis la vorton kaj ecojn pri nigra truo, kaj aliaj fenomenoj pri kvantumteorio kaj kosmologio. https://eo.wikipedia.org/wiki/John_Archibald_Wheeler
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Archibald_Wheeler_1985.jpg

John Archibald Wheeler - Vikipedio

#Datreveno #AageBohr #Fiziko

Je ĉi dato en 1922 naskiĝis Aage Bohr, fizikisto, kiu klarigis la konduton kaj formon de atomaj nukleoj. Li gajnis premion Nobel por sia laboro, do sekvante sian patron. https://en.wikipedia.org/wiki/Aage_Bohr
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aage_Bohr.jpg

Aage Bohr - Wikipedia