Jaŭdon ni iris de Ŝefŝaŭen al la kaskadoj de Akŝur. Tiu loko estas tre bela, en la natura parko de Ŝefŝaŭen. Multaj homoj venas tien por baniĝi kaj pikniki. Ni ĝuis agrablan momenton ĉe la akvo, en tre bela pejzaĝo. Oleandroj floris kaj cikadoj ĉirpis.

#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Chefchaouen #Akchour