@MrGR Mi pli kaj pli ŝatas humuson. 😁Kiam mi manĝas ĝin, mi rememoras ĉiujn bonajn aferojn, kiujn mediteraneaj kulturoj postlasis! (Cetere, mi ne sciis, ke tiel oni diras pipron en la germana. Do, kion signifas la familia nomo Pfeiffer?)
@txikillana la germana familia nomo „Pfeiffer“ ne rilatas al la spico pipro (germane= Pfeffer) sed al la nomo de profesio de fajfilisto (germane: Pfeifer), iu, kiu ludas fajfilon aŭ alian blovinstrumenton.