Ĉi tiu birdo nomiĝas pavo. Ĝi estas tre granda kaj tre bela birdo! Nu, ĝi malpli grandas ol homo, sed ĝi pli grandas ol koko.
Paviĉo havas tre longan voston el plumoj, kiun li ordinare tiras post si. Kiam li renkontas iun, li levas kaj etendas la voston kiel grandan, paperan ventumilon (vidu fotojn). La plumoj estas ornamitaj per multaj koloraj okuloj – sed ili ne estas veraj okuloj, la pavo ne povas vidi per ili. (Se ĝi povus, ĝi bezonus aĉeti tro multajn okulvitrojn, kiam ĝi maljuniĝus. Pavoj ne havas multan monon, kaj tial ili prefere uzas nur du okulojn. Tiel funkcias evoluo.)
Kiam iu prezentas sin tre malmodeste (ekz. kiam ĝi fiere montras siajn scipovojn aŭ posedaĵojn antaŭ ĉiuj personoj), oni povas diri pri ĝi, ke ĝi pavas, ĉar ĝi estas kiel paviĉo, kiu montras al ĉiuj sian belan voston. Domaĝe homoj, kiuj pavas, ordinare ne same belas kiel pavoj, kiuj pavas.
#lang_eo #bestoj #birdoj #esperanto #lerniloj #pavoj
(Neoficiala vortero: »iĉ« esprimas viran sekson, kontraste al »in«.)
- Unua foto © 2021 [Clément Bardot], CC BY-SA 4.0 | Mi tondis kaj malgrandigis ĝin.
- Dua foto © 2011 [Pavel Špindler], CC BY 3.0 | Mi tondis kaj malgrandigis ĝin.
- Tria foto © 2006 [Darkros], CC BY-SA 3.0
- Kvara foto © 2013 [猫猫的日记本], CC BY-SA 3.0 | Mi tondis kaj malgrandigis ĝin.
Foto de blua paviĉo staranta su…
Foto de blua paviĉo rigardanta …
Foto de blanka blua paviĉo eten…
Foto de faldebla ventumilo. oni…