Vorto de la semajno: sunokulvitroj.
Okul·vitr·o·j estas pecoj de vitro, kiujn oni povas porti sur sia vizaĝo. Ili estas fiksitaj al kadro, kiun oni metas sur sian nazon, por havi la vitrojn antaŭ siaj okuloj. Multaj okulvitroj estas tajlitaj tiel, ke ili helpu al homo, kiu malbone vidas, vidi pli bone. Sed iuj okulvitroj helpas alimaniere: ekzemple sunokulvitroj!
Sunokulvitroj estas faritaj el malhela vitro (aŭ alia materialo), kiu malfortigas lumon. Tio estas tre utila en sezonoj, kiam la suno estas tre hela, kaj vidi estas malfacile pro ĝi. Ĝi ankaŭ povas esti utila, kiam la teron kovras blanka neĝo, pro kies heleco oni malfacile vidas. Sed eble la plej granda utilo de sunokulvitroj estas mojoseco. Tiu, kiu portas sunokulvitrojn, aspektas mojosa. Eĉ stulta diraĵo povas soni saĝe kaj serioze, se diras ĝin sunokulvitrulo!
Blinduloj ofte portas sunokulvitrojn. Eĉ se iliaj okuloj ne funkcias bone, ankoraŭ indas protekti ilin. Kaj se iu portas sunokulvitrojn kaj blankan bastonon, oni tuj povas diveni, ke ĝi estas blinda. Multaj blinduloj daŭre perdis sian vidkapablon. Sed iuj blinduloj perdis ĝin, ĉar ili elektis tro malhelajn sunokulvitrojn. Al tiuj blinduloj sufiĉas demeti la sunokulvitrojn, kaj ili refoje iĝos malblinduloj. Se vi iam surmetos sunokulvitrojn kaj subite blindiĝos, ne paniku, kaj trankvile formetu la okulvitrojn!
#lang_eo #Esperanto #lerniloj #okulvitroj #sunokulvitroj #vortoj #vorto_de_la_semajno






















