Vorto de la semajno: kuseno.
Kuseno estas ia sako (ordinare ŝtofa) plenigita per io mola, ekzemple ŝafa lano aŭ birda lanugo. Kusenoj nature loĝas sur litoj kaj divanoj ĉie sur la terglobo. En iuj partoj de la mondo, vi trovos ilin rekte sur planko; en aliaj partoj vi trovos ilin sur seĝoj.
Kuseno estas via amiko! Kiam ajn viaj piedoj laciĝas, kaj vi bezonas apogi vin, sed vi ne povas sidi aŭ kuŝi komforte, ĉar via apogo tro malmolas, kuseno pretas moligi ĝin por vi! Kiam dum pena laborado aŭ enua prelego trafas vin dormemo, kuseno pretas subi vian kapon kaj venigi dormon al vi! Kiam post tio viaj laborestro aŭ instruisto koleriĝos kontraŭ vi kaj forpelos vin, kaj kiam ĉiuj homoj turnos siajn dorsojn al vi, kuseno plu restos via amiko!
Multaj homoj fojfoje trovas sin en malagrabla situacio: ili ne havas kusenon kun si. Eble tio jam okazis al vi. Fojfoje tio estas neevitebla. Dum tiaj okazoj, vi devas serĉi bonan alternativon. Se vi havas ŝafon kun vi, vi povas uzi ĝin kiel kusenon. Sed atentu – haroj de la ŝafo devas esti netonditaj, por ke la ŝafo estu mola! Se vi havas amikon kun vi, vi povas uzi ĝin kiel kusenon. Haroj de la amiko povas esti tonditaj.
#lang_eo #aĵo #Esperanto #kuseno #lernilo #lerniloj #vorto #vortoj 
- Unua bildo © 2013 [voyages provence] CC BY 2.0 | Mi tondis, heligis, kaj malgrandigis ĝin.
- Dua bildo © 2010 [Ideco] CC BY-SA 3.0 | Mi tondis ĝin.
- Tria bildo © 2019 [リムコロ] Uzata bonfide | Mi tondis kaj malgrandigis ĝin.
Foto de kelkaj kusenoj ripozant…
Foto de ornama kuseno kun enkud…
Desegnaĵo de juna knabino kun r…


