Jen malnovaĵo el mia blogo pri Esperanto-muziko - la albumo "Esperanto" de Tutmonda Muziko
https://eomuziko.com/eo/posts/tutmonda-muziko/
Here's an old post from my Esperanto music blog - the album "Esperanto" by Tutmonda Muziko
https://eomuziko.com/en/posts/tutmonda-muziko/
Tutmonda Muziko
Iom malkutime por Esperanto-grupo, la projekton Tutmonda Muziko lanĉis ne esperantistoj aŭ eĉ muzikistoj, sed sendependa produktisto, kiu kunmetis teamon por realigi sian ideon. Gunter Koch, policisto el Stutgarto, malkovris Esperanton en la 1980-aj jaroj kaj volis fari ion por antaŭenigi la lingvon.



