Finfine! Mi finfine ricevis la atingon "Challenger" en la ludo Hoplite!

​Estis tre malfacile: mi devis venki la ĉiutagan defion je la unua provo, tri tagojn sinsekve. Nur 1% de la ludantoj sukcesas fari tion! Mi tre amas ĉi tiun ludon, sed ĝi vere postulas lerton.

#Hoplite #Videoludado #Esperanto #Atingaĵo #Gaming

La Xbox Series X/S kaj PlayStation 5 nun estas ambaŭ eldonitaj. Kiam mi havas la monon, mi probable aĉetos la Series S. #videoludado #xbox #playstation
Registro de la hodiaŭa elsendo. Mi projektas ankaŭ elsendi morgaŭ, sed mi ne scias je kioma horo.

https://www.youtube.com/watch?v=u9aLi1xaRuQ

#AppleII #Esperanto #Videoludado
Al la interplaneda spaco! Ludante Ultima per Apple IIc.

YouTube
Mi rekte elsendis ludadon de Ultima I per Apple IIc per twitch. Jen registro de la elsendaĵo.

https://www.youtube.com/watch?v=VmwBEf5UYw8

#esperanto #videoludado #retrocomputing
Ultima I rekte elsendita de Apple II

YouTube
Dum ĉi tiu lasta semajnfino me nenion utilan faris, sed mi ludis kaj unuafoje finis la videoludon “Ultima 1.” Mi scias, ke mi devus rekte elsendi la ludadon per tviĉo aŭ alia servo, sed tio ne estus facila ĉar mi ludis la eldonon por komputiloj “Apple II.” Antaŭ kelkaj jaroj mi aĉetis la DOS-eldonon ĉe GOG, do eble mi povos denove ludi ĝin, ĉi-foje per DOSBox, kaj elsendi la ludadon.

Sed mi ne scias. Ĉu estas esperantistoj, kiuj interesiĝas pri (treege) malnovaj videoludoj?

#esperanto #videoludado #videoludoj #ultima