#Datreveno #RichardOwen #Paleontologio

Je ĉi dato en 1804 naskiĝis Richard Owen, paleontologo kaj elstara interpretisto pri fosilioj. Li kunsentis ĝenerale kun Darwin pri evoluado, sed opiniis ke lia teorio estis tro simpla, kaj antaŭdiris kelkajn de la modernaj ideoj pri la afero. https://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Owen

Richard Owen - Vikipedio

#Datreveno #GeorgeGaylordSimpson #Paleontologio

Je ĉi dato en 1902 naskiĝis George Gaylord Simpson, paleontologo, kiu proponis la ideojn pri kiel evoluo okazis tra tempo kaj ĉu ĝi antaŭeniras per paŝoj aŭ ne, estante spertulo pri fosilioj kaj formortintaj mamuloj. Kvankam unue li kontraŭis la nocion pri kontinenta drivo, li poste akceptis ĝin post kiam la atestaĵoj iĝis tre klaraj. https://eo.wikipedia.org/wiki/George_Gaylord_Simpson
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:George_Gaylord_Simpson-en.jpg

George Gaylord Simpson - Vikipedio

#Datreveno #IvanEfremov #Paleontologio

Je ĉi dato (probable) en 1908 naskiĝis Ivan Efremov, paleontologo, kiu fondis la sciencon pri fosiliiĝado (t.e. kiel organika aĵoj fosiliiĝas, & la efekto de lokaj kondiĉoj (angle 'taphonomy' = tafonomio?)), por helpi determini tion, kio okazis ĉe arkeologa aŭ paleontologa loko. Li verkis kelkajn sciencfikciajn novelojn. https://eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Efremov
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:
%D0%98%D0%B2%D0%B0%D0%BD_%D0%95%D1%84%D1%80%D0%B5%D0%BC%D0%BE%D0%B2_1925.jpeg

Ivan Efremov - Vikipedio

mastodonto

analizo: mastodont·o

#signifo de la #vorto: (en #paleontologio) genro de #mamulo|j el la familio de elefantedoj
https://vortaro.net/#mastodonto

#etimologio (laŭ André #Cherpillod & #Vikipedioj):
#Esperanto mastodonto ← #scienca_Latina "mastodon"/"mastodontis" ←
#la_greka "μαστός" (mamo) + "ὀδών"/"ὀδόντος" (dento), ĉar ĝiaj molaroj (vidu bildo) ŝajne aspektas iome kiel (homaj?) inaj mam(pint?)oj.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020

La interreta versio de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

vortaro.net