La monato de Ramadano komencis hodiaŭ en Maroko. Post la unua tago de fasto, ni vespermanĝis panitan meleagraĵon, salaton de kukumoj kaj olivoj, supon de legomoj, vermiĉeloj kaj salikokoj, raspitajn karotojn en oranĝa suko, daktilojn kaj marokan tradician dolĉan pulvoron nomatan sellu. Antaŭ la vespermanĝo, mi sukcesis sportumi dum 45 minutoj.







