La monato de Ramadano komencis hodiaŭ en Maroko. Post la unua tago de fasto, ni vespermanĝis panitan meleagraĵon, salaton de kukumoj kaj olivoj, supon de legomoj, vermiĉeloj kaj salikokoj, raspitajn karotojn en oranĝa suko, daktilojn kaj marokan tradician dolĉan pulvoron nomatan sellu. Antaŭ la vespermanĝo, mi sukcesis sportumi dum 45 minutoj.

#taglibro #lang_eo #Maroko #Ramadano #fasto

La monato de Ramadano ĵus finiĝis. Bonan feston al ĉiuj, kiuj deziras disdividi ĉi tiun momenton, islamanoj aŭ ne. #esperanto #lang_eo #ramadano
Ĉi-vespere, ni rompis la faston kun mia bofamilio. Ni manĝis daktilojn, marokajn kukojn kun mielo nomatajn "Ŝbekia", tradician supon nomatan "Harira", sandviĉojn kun ovoj kaj pizoj, salatojn, kaj plenigitajn rulojn nomatajn "Breŭate". Ni trinkis lakton, akvon kaj mentan teon. En Maroko, la Ramadano komenciĝis lastan mardon.
#taglibro #esperanto #lang_eo #ramadano #maroko