Saluton, Esperantistoj!
Mi estas Andersono, unu #Esperanto komencanto. Mi loĝas en #Brazilo. Mi estas #IT Analizisto.
Mi volas praktiki kun vi, kaj renkonti novajn amikojn!
Kiu deziras parolas kun mi?
Saluton, Esperantistoj!
Mi estas Andersono, unu #Esperanto komencanto. Mi loĝas en #Brazilo. Mi estas #IT Analizisto.
Mi volas praktiki kun vi, kaj renkonti novajn amikojn!
Kiu deziras parolas kun mi?
@das_g Dankon!
Vi estas #programisto, mi estas #IT Analizisto. Kiun programlingvon vi uzas?
Mi, #MagistraProgramo studento, uzas #Pitono.
@andersono Mia unua programlingvo (kiam mi estis ankoraŭ infano) estis Ĝavo (Java), la dua Paskalo (TurboPascal, Delfi-a ObjectPascal kaj en la lernejo TopPascal). Dum mia studo en universitato mi lernis C++, pli da Ĝavo, pli da C++ kaj Pitono 2.
La ĉefa programlingvo en mia unua posteno estis Ĝavo. En mia nuna (mia dua) posteno, mi verŝajne plej programis en Pitono 3, sed nun plej ŝatas Haskelo (Haskell), kion mi ankaŭ instruas tie.
Mia unua posteno estis en firmao, mia nuna en fakaltlernejo.
@andersono En la universitato, mi lernis ankaŭ R-on kaj MATLAB-on (kaj iome provis GNU-Octave-on), sed uzis ilin ĉefe por matematikaj aferoj, ne por ĝenerala programado.
Plie mi lernis tie iom da LaTeX kaj bash, sed kompreneble uzis ankaŭ tiuj ne por ĝenerala programado.
@das_g Mi havis du laborpostenojn en #urbodomoj kaj du en #universitatoj. Nur en ĉi-lasta #programado havas sencon.
@das_g Mi uzas #LaTeX en #MagistraProgramo.
Mi lernis tre malmulte #MATLAB helpante studentojn. Sed sufiĉe por helpi amikinon kun ŝiaj hejmtaskoj ĉe #Scilab.
RE https://esperanto.masto.host/@andersono/116104748804549297
Ho, ankaŭ SQL-on ankaŭ mi lernis. Tiun de Oracle en universitato, tiun de MySQL private kaj en mia nuna posteno ankaŭ tiun de PostgreSQL, kiun mi eĉ instruas. Datumbaz-programaro estas mirindaj sistemoj, sed mi malpli kaj malpli ŝatas SQL-on kiel lingvon. Ĝi ŝajnas al mi aĉe dezajnita (aŭ eble maltro dezajnita) lingvo. Preskaŭ mil «ŝlosilvortoj» kaj pli ol kvarcent «rezervitaj» (do, veraj) ŝlosilvortoj? (Vidu ekzemple ĉe https://www.postgresql.org/docs/current/sql-keywords-appendix.html.) Freneze!