SUKCESA INTERNACIA EVENTO
25 Jara dulanda agado de BAVELO kaj France-est
La tradicia aŭtuna #BAVELO seminario kune kun Esperanto #France-Est finiĝis dimanĉon. De nove estis ekzemplo por ĝoja sukcesa internacia agado por paco kaj interkomprenado. Ĉi jare okazis sur la belega kastelo #Beilstein proksime de #Heilbronn. Kunestis 33 partoprenantoj el Baden-Virtembergio kaj Francio. Ni ĝuis interesajn prelegojn, seminariojn, ekskursojn kaj vesperajn festojn. Vivu esperantujo!




















