Mi prelegos ĉe la virtuala junulara kongreso Retoso ĉi-vendredon je 17:30 UTC. Mia temo estos "Esperanto-Muziko 1887-1897".

Priskribo de la prelego: Muziko ĉiam estis esenca parto de la Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado. Ĉi tiu prelego donos ampleksan superrigardon pri la unua jarcento de Esperanto-muziko, ekde la plej fruaj kantoj, tra la periodoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la apero de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. En tiu ĉi prelego "eksterordinara" (laŭ Ralph Glomp), vi malkovros kaj aŭskultos muzikon de artistoj kiel Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill, kaj aliaj steluloj el la pasinta Esperantujo.

Pliaj informoj ĉe https://retoso2025.tejo.org

#Esperanto #EsperantoMuziko #retoso2025

Bonvenon - Retoso 2025

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 9-a kaj la 12-a de Majo 2025. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto. Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ … Daŭrigi legadon "Bonvenon"

Retoso 2025

En la federujo ni ankoraŭ ne vidis anoncon pri #retoso2025. Do jen.

#Retoso estas tutmonda reta evento de #TEJO. Ĉijare ĝi okazos inter la 9-a kaj la 12-a de majo.

Se oni volas koni la detalan programon: jen retejo https://retoso2025.tejo.org/programo/

Partopreni en Retoso estas tute senkosta por ĉiuj! Klaku ĉi tie por aliĝi.

https://retoso2025.tejo.org/

@tejoesperanto

Programo - Retoso 2025

Retoso havos diversan buntan programon! Estos amaso da prezentoj pri diversaj temoj, multaj diskutrondoj kaj interagaj programeroj, ludoj, kvizoj, atelieroj kaj koncertoj, dum horzonoj alireblaj por ĉiuj ĉirkaŭ la mondo. Oni ankaŭ povos renkonti homojn ekster la programo, en la pluraj babilejoj, kaj ni estas tre reagemaj al la ideoj kaj proponoj de la partoprenantoj. … Daŭrigi legadon "Programo"

Retoso 2025

@sbr
Bonege! Bonan revenon!
Eĉ nur rete, vi baldaŭ povos partopreni grandan renkontiĝon #Retoso!

La reta evento de #TEJO okazos en 2025 inter la 9-a kaj la 12-a de majo.

Jen la retejo:
https://retoso2025.tejo.org/

#Retoso2025
@tejoesperanto

Bonvenon - Retoso 2025

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 9-a kaj la 12-a de Majo 2025. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto. Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ … Daŭrigi legadon "Bonvenon"

Retoso 2025