@evaf Fakte mi menciis KernPunkto-n en mia libro pri Esperanto:

Radios y revistas siguen habiendo muchas en diversos rincones del globo. Podemos escuchar “Muzaiko”, “KernPunkto”, “Varsovia Vento”, “Esperanta Retradio”, “Radio Havano Kubo” y hasta “Radio Vatikana”.

(Radioj kaj revuoj daŭrigas en diversaj partoj el la mondo. Ni povas aŭskulti “Muzaiko”, “KernPunkto”, “Varsovia Vento”, “Esperanta Retradio”, “Radio Havano Kubo” kaj êc “Radio Vatikana”.)

Mi estis tre agrable surprizita kiam mi malkovris ke en la epizodo de 2016 “La platformigo de la interreto. Kial ni ne estas sur Youtube” vi mencias Diasporon kaj videbligas “la prezon de la libereco”. Mi pensas ke multaj esperantistoj ne scias pri cifereca distopio kaj senvole ekskludas homojn kiel mi, kiuj ne volas uzi malliberan programaron.

https://kern.punkto.info/2016/04/21/kp071-la-platformigo-de-la-interreto/

Do, dankon pro havi vian propran retejon kaj uzi liberan programaron kiel https://fosstodon.org/@podlove

#KP071 #KernPunkto #Esperanto #Interreto

KP071 La platformigo de la interreto

Kial ni ne estas sur Youtube Ni enŝovas tiun ĉi iomete pli politikan ol teknikan epizodon pri la stato kaj la estonteco de la interreto. Ĉu ni en estontece dependas de grandegaj platformoj kiel Facebook kaj Youtube? Aŭ ĉu ni sukcesos konservi nian liberecon kaj sendependecon. Kio estas la prezo de la libereco? Kaj ni respondas la demandon: Kial ni ne estas sur Youtube?

kern.punkto