Varsovia Vento

@viavento
36 Followers
25 Following
40 Posts
esperanto
elsendoj
podkasto
Ĉi-foje multe da japanaj akcentoj, sonraporto el Malagasio, renkontiĝo kun la jutubisto Raman, aktualaĵoj kaj ne nur. Ĉio en la priskribo. La 195a elsendo de Varsovia Vento jam en la reto.
Agrablan aŭskultadon, bla bla bla :)
https://www.podkasto.net/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
Lunde (la 27an), inter la 20a kaj 21a laŭ la mezeŭropa tempo (19 - 20 UTC) sekvos E-Magazeno el Tuluzo ĉe Canal Sud FM. Ĉe la telegrama EKC-radioforumo eblos reagi aŭ simple saluti la redakcion.
Rekta transmisio:
http://91.224.148.160:8000/canalsud-live
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
Turut tutut! REKLAMO 🙂 Literatura Vivo - se ankoraŭ vi ne malkovris, malkovru tiun interesan kaj senpagan revuon! En la lasta intervjuo kun Sara Spanò!
https://www.literaturavivo.com/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
La 20an de aprilo, en Nacia Biblioteko en Varsovio, sekvis renkontiĝo kun Jacek Świdziński, aŭtoro de libro-forma komikso "Ideo", kiu rakontas pri la vivo de L.L. Zamenhof kaj historio de Esperanto.
- Ne estas verko por la esperantistoj, kiuj ja konas Eon - klarigis dum prezentado la aŭtoro.
Li fasciniĝis pri ideo de Eo kaj eksentis bezonon pri ĝi rakonti malgraŭ, ke la lingvon li ne konas. Neesperantisto do popularigas Eon!
Fotis Agnieszka (Rudzia)
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto

Turut tutut! REKLAMO 🙂
Fascina numero, kiu atestas pri kvalito de Monato, nun libere elŝutebla el la telegrama arkivejo! Legu tre interesan artikolon pri la homo, kies vizaĝo sur la kovrilo,
https://www.monato.be/2024/013516.php
bla bla bla 🙂
La arkivejo: https://t.me/monato_arkivo

#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto

En nia memoro, por ĉiam.
Dankon!
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
En la mondon venis nova sento... La 194a elsendo de Varsovia Vento! Sur la fotoj Preston kaj Laura. Detaloj en la priskribo. Agrablan aŭskultadon, bla bla bla :)
https://www.podkasto.net/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
Registrita lunde rekta programo de Esperanto-Magazino ĉe Canal Sud, en kiu Marion intervjulis Flo pri klopodado solvi diversajn problemojn de Vinilkosmo, laŭ anonco jam en la reto. Se neniam vi aŭskultis la programo ĉiam estas parte en la franca por ke la lokaj aŭskultantoj de la FM radio-stacio komprenu pri kio temas.
#viavento #esperanto #lang_eo
https://toulouse.occeo.net/esperanto-magazino-n379/
Morgaŭ, lunde, inter la 20a kaj 21a laŭ la mezeŭropa tempo (19 - 20 UTC) sekvos E-Ekspreso el Tuluzo ĉe Canal Sud FM. Dum la rekta programo Flo rakontos i.a. pri la lastaj malfacilaĵoj ĉe Vinilkosmo.
Ĉe la telegrama EKC-radioforumo eblos demandi - plej bonas antaŭ ol la programo komenciĝos.
#viavento #esperanto #lang_eo
Ligiloj:
Rekta transmisio: http://91.224.148.160:8000/canalsud-live
Esperanto-Magazino: https://toulouse.occeo.net/eo/radio/
La telegrama grupo: https://t.me/+vyq24aio7NkwZWQ8
Aŭguste 2027 okazos en Gdansk, Monda Skolta Ĵamboreo. Skolta E-Ligo planas partopreni en ĝi per inform-budo. Krome la organizantoj invitis por plia ago: partopreni en la programo mem de la evento per ateliero pri Eo. Granda defio! Ĉu iu el vi pretas helpi? Ne gravas se vi estas skolt(estr)o aŭ ne, gravas ke vi emus labori dum 10 tagoj, kaj prezenti Eon por pli ol 38 000 gejunuloj el pli ol 150 landoj kaj teritorioj. Turnu al [email protected]
#viavento #esperanto #lang_eo