Ekzistas ia malĝojo, kiu naskiĝas el troa scio, el kapableco vidi la mondon tia, kia ĝi estas. Estas la malĝojo kompreni, ke la vivo ne estas granda aventuro, sed sinsekvo de malgrandaj kaj sensignifaj momentoj; ke amo ne estas fabelhistorio, sed fragila kaj efemera emocio; ke feliĉo ne estas permanenta stato, sed rara kaj fugaca lumo de idealo, kiun ni neniam vere povos kapti. Kaj laù tiu ĉi kompreno loĝas profunda soleco, sento esti apartigita de la mondo, de aliaj, de si mem.

