Mi ne scias, kiel mi aperis en vintra medio kun neĝo, montoj kaj multaj kavernoj. Mi vidis tri lupojn, post kiam mi fosis montan flankon por mia hejmo.
Mi ankaŭ fosis minon kaj ekspluatis minaĵojn, kiel terkarbonon, kupron kaj feron. La mino ĉe la orienta flanko de la monto Aĥaso estis spektinda, ĉar ĝi enhavas magman kaskadon.
Iun nokton mi vidis la neĝon abunde fali. Estis tre kortuŝa spektaĵo.
Mi konstruis turon el ŝtonoj kaj sur ĝia supro mi ekflamigis fajron.
1/7
Mia turo estas kiel lumturo por retrovi pli facile mian domon. Sed mi elmoviĝis el mia domo por trovi pli agrablan veteron kaj ankoraŭ ne revenis hejmen.
Mi boatis ĝis herba marbordo. Iom fore mi malkovris forlasitan ŝipon, kie la trezoro estis paperoj en kofro de la kargeĵo.
Sekve mi aventuriĝis en kanjonon kaj eksploris malnovajn minajn galeriojn. En la galerioj, mi trovis nur fadenojn. En tiu loko, mi sentis min tre sola.
2/7
#aventura #taglibro #Mineclonia #LuantiMi ne plu sukcesas rememori, kiel mi alvenis en regionon kun lago, abruptaj montoj kaj mojosaj sakuroj. En tiu loko mi konstruis trogloditan domon en monta flanko apud la lago. La nova hejmo estis agrabla. Mi eĉ dekoris miajn du ĉambrojn per muraj kaj grundaj tapiŝoj.
Proksime sur monto estis bela arbaro de sakuroj. Mi ŝatis rigardi la sunsubiron kaj la sunleviĝon kun la falo de sakuraj petaloj. Sur la alia deklivo de la monto mi malsupreniris ĝis la marbordo. 3/7
Plurfoje mi ŝipis laŭ la marbordo je la maldekstra mano. Mi tiel malkovris multajn landojn, diversajn pejzaĝojn kaj kelkajn vilaĝojn. Ĉiufoje mi revenis al mia sakura hejmo, sed ne povis trovi mian unuan domon en la vintra regiono. Mi sentis min kiel Odiseo kaj pensis pri helenaj navigistoj, kiuj esploris la Mediteraneon.
Estus longa rakonto, se mi detale skribus mian tutan aventuron. Iumomente mi ŝanĝis la direkton de miaj esploradoj kaj mi malorientiĝis.
4/7
Mi timiĝis kaj malesperiĝis, kiam subite mi ekvidis altan lignan gvatturon. Mi ne konis tiun lokon, sed mi instaliĝis tie por kelkaj tempoj. La vetero, la pejzaĝo kaj la fieraj ĉevaloj estis konsolantaj. Mi konstruis ŝtonan kaj lignan dometon apud la gvatturo. Mi esploris plurajn profundajn kavernojn por kolekti multekostajn metalojn kaj ŝtonojn. Mi feliĉiĝis, kiam mi interŝanĝis kelkajn rimedojn en vilaĝo por fabriki kompas-on. Kia bonŝanco finfine havi direkton.
5/7
Dum pluraj tagoj mi ŝipis tra oceano, marŝis tra vastaj teroj, trairis riverojn, arbarojn kaj glacian maron. Fine mi sentis, ke mia hejmo devus esti proksima. Mi alvenis al neĝa vilaĝo. Tie mi ripozis kelkajn tagojn. Homoj helpis min desegni mapon de la regiono. Mi laboris iomete en la kampoj apud la vilaĝo, kaj mi daŭrigis mian vojaĝon. Ununokte, ĵus malantaŭ la montaro, mi vidis lumon. Estis mia lumturo apud mia unua hejmo. La neĝo abunde falis dum mia foresto.
6/7