Ĉu vi konas la raŭmismon?

Mi ĵus legis iom pri tiu pensmaniero ("ideologio") en Esperantujo.

Laŭ la esperanta vikipedio:

"La raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Raŭmismo estis reago al sento de senperspektivo post jardekoj da informado kaj instruado sen la esperitaj rezultoj. (...)

1/2

#esperanto #lang_eo

Esperanta Civito | Manifesto de Rauxmo

@abouadil
Mi ne konis ĝin. Pro malsukceso de la fina venko, la movado jam
ŝanĝiĝis kiel internacia kulturo. Ĉiu parolanto agas en la movado laŭ siaj ideoj kaj sentoj. Iu ŝatas svingi la verdan flagon, iu alia nur ĝuas tutmondan kontakton. Diverseco estas homara, ankaŭ en la movado.
@jrssmrdl Kiel oni diras en la franca:
Ne pli bone! (Pas mieux!)
T.e. : mi ne eksprimus tion kion mi pensas pli bone! 😊

@abouadil Mi aŭdis pri raŭmismo antaŭe, kaj mi ĵus unuafoje legis la plenan manifeston. (Dankon pro la ligilo!) Laŭ mi ĝi estas… en ordo. Esperanto ja estas lingvo, kiu ekzistas kaj estas parolata, sendepende de la revo de internacia lingvo por ĉiuj. Se oni ne volas cele allabori tiun revon, tio ja neniel problemas, ĉu ne?

Min nur ĝenas, kiam oni kontraŭlaboras tiun celon, ekzemple se oni uzas kaj evoluigas la lingvon per maniero, kiu difektas ĝian regulecon kaj ĝian facilecon. Tio efektive tre malplaĉas al mi, sed mi ne atribuus tion al raŭmismo, ĉar ankaŭ raŭmismo ja profitas de facileco kaj reguleco, ne nur finvenkismo. Tial mi eĉ komencas ne certi, ĉu taŭgas starigi tiujn du alstarojn kiel malojn… ^ ^’

Raŭmismo | Heroldo Komunikas

Raŭmismo aplikas al esperanto la lingvistikan principon laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo. Zamenhof mem jam konsciis pri tio, proponante hilelismon/homaranismon kiel mondpercepton kaj parolante kiel unua pri la ekesto de esperanta popolo. Kiel prezentite en eseo de Walter Żelazny,1 unua Konsulo de la Esperanta Civito, tiu pensofluo konstantis ĉe la esperantistaro,2 ĝis populariĝo tra la Manifesto de Raŭmo (1980) kaj postaj eventoj.