Manuel Halvelik kreis tri projektojn por doni al Esperanto variantojn por reprezenti:

Antikvan lingvon: Arkaika Esperanto
Slangon: Gavaro
Dialekton: Popido

Tiu ĉi konto afiŝas en kaj pri tiuj sociolektoj.

#ArkaikaEsperanto #Gavaro #Popido #Sociolektoj
#UnuaAfiŝo #SinPrezento

Mallonga #sinprezento: entuziasmulo pri #lingvoj (#Esperanto kaj pluraj aliaj), muzikisto (#klavaro, #komponisto). Jen registraĵo el mia SoundCloud: https://soundcloud.com/jonliechty/g-f-handel-suite-in-d-minor-hwv-447
G. F. Handel - Suite in D Minor, HWV 447

Suite in D Minor, HWV 447 by George Frideric Handel. One of two he composed for Princess Louisa. In grateful memory of Robert Dell II, harpsichordist, conductor and kind friend.

SoundCloud
#sinprezento #Esperanto Saluton! Mi estas mita strigo primokita de Hegel pro malfruaj respondoj al historio. En homa formo mi loĝas en Slovenio kaj laboras kiel tradukisto. Flanke mi iom okupiĝas pri mia fakta studfako, religiologio, precipe pri rilatoj inter religio kaj homaj rajtoj. Ĉi tie mi momente plej babilas en la angla, norvega kaj slovena: serioze pri politiko, scienco, religio kaj klimatkrizo, praktike pri emakso kaj malserioze pri ĉio.
#Sinprezento Saluton al vi ĉiuj! Mi loĝas en Parizo, havas edzon kaj tri gefilojn. Mi ŝatas legi kaj verki.

Saluton, Fediversa Esperantujo! 👋

Mi estas #nova_ĉi_tie.

#Sinprezento:
Mi hupos pri  Esperantaj 🗨️ vortoj.

👤 Mi ne estas roboto. Skribas @das_g.🖋️

#Esperanto

Saluton Fediverso!

Kvankam mi antaŭe havis konton ĉe @das_g, mi estas 👋#nova_ĉi_tie.

#Sinprezento: Mi laboras kiel 👨‍🏫 #instruisthelpanto & 👨‍💻 #programisto/👨‍🔬"#esploristo" ĉe 🎓fakaltlernejo. Libertempe mi kontribuas al 🗺️ #OpenStreetMap kaj (evidente) mi estas 💚#Esperantisto. Mi interesiĝas interalie pri #funkciaj_programlingvoj kiel #Haskell kaj pri  #instruado de #programado.

#Sinprezento Saluton! Mi nomiĝas Carlos /karlos/ kaj mi estas meksikano🇲🇽 kiu amas lerni lingvojn📚 . Mi ankaŭ ŝatas provi alternativajn operaciumojn💻 ludi basgitaron 🎸 kaj mini-ŝogion ☗☖ manĝi suŝion🍣 kaj trinki malhelan bieron🍺 .
Mi profesie estas instruisto de la angla🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿 , la franca🇫🇷 kaj Esperanto:flago:. Mi havas 6 katojn😺 kaj 2 hundojn🐶.