Ĉu vi maltrafis "Unrueh", kiam tiu #svisa #filmo pri #horloĝisto|j kaj la #anarĥiista / #anarkiista movado aperis tiun ĉi printempon en (malmultaj) kinejoj? Aŭ ĉu vi volas denove spekti ĝin?

Morgaŭ 2023-05-17 je 18:30 #SOSETH vidigos ĝin en la aŭditorio HG F 1 de #ETHZürich en #Zuriko. Tie vi eĉ povos #senpage spekti ĝin. Detaloj ĉe https://sos.ethz.ch/kinoprogramm, priskribo en Esperanto ĉe https://groups.io/g/esperantosvislando/message/520

#Unrest #Unruh #Unrueh #anarĥiismo #anarkiismo

SOSETH - Kinoprogramm

Dank' al pluraj tradukintoj kaj tradukantoj (i.a. @tirifto) la aminda kaj belega #komikso / #bildrakonto «Pipro kaj Karoĉjo» de @davidrevoy («Pepper & Carrot» en la franca kaj angla originalo) estas legebla ankaŭ #en_Esperanto! 💚

Ĝi temas pri la juna #sorĉistino Pipro 🧹🧙‍♀️, ŝia #kato Karoĉjo 😼🥕 kaj iliaj lernado, (mal)amikoj kaj aventuroj en la mondo Herevo. Ĝi estas #senpage legebla #rete kaj taŭgas por kaj infanoj kaj plenkreskuloj.

https://peppercarrot.com/eo/
#peppercarrot #enEsperanto #Esperanto

Ĉefpaĝo - Pipro kaj Karoĉjo

Oficiala retejo de Pipro kaj Karoĉjo, libera kaj malfermkoda retkomikso pri Pipro – juna sorĉistino – kaj ŝia kato – Karoĉjo. Ili loĝas en la fantazia mondo de sorĉtrinkaĵoj, magio kaj bestaĉoj.

Pipro kaj Karoĉjo
Donaco de la eldonejo Libera - La Ondo de Esperanto

Donaco de la eldonejo Libera