Esperantistoj, kion vortaron ĉu vi plej ŝatas por #Esperanto?

Mi ŝatas reta-vortaro.de, vortaro.net kaj la vortaron de lernu.net

@Ryol @bpeel Neil, via programo estas bonega! Mi plej ŝatas vortaro.net kaj la Akademian Vortaron. Kiam mi volas lerni pri la antaŭa Esperanto, mi ankaŭ iufoje legas la Dictionnaire Esperanto-Français de Louis de Beaufront (1904). Estas interese, ke tiam «korekta» signifis «ĝusta», «komentarii» ankaŭ signifis «komenti», «muĝi» ne uziĝis pri bovoj, «virbovo» estis «bovoviro», «pagenda» estis «pagota», ktp. 🙂
@bpeel @Ryol Ho! Kaj mi preskaŭ forgesis: «ĝi» antaŭe (1903) uziĝis anstataŭ «ri». https://mastodon.club/media/BONL4bkRHPtNVxWNvNU