propono por #esperant'a terminaro:
Mastodon = Mastodonto
birdsite = birdejo
Toot = Tweet = pepi
Boost = RT = repepi
instance = kopio / servilo
Federated = Federacia (tempolinio)
Local = Loka (tempolinio)
CW= EA (enhavo-alarmo)

bv. aldonu aŭ kontraŭproponu
#esperanto #esperantujo

@8zu @Vanege proponis "aperaĵo" por "instance".
Mi ne ŝatas ke pepi kaj repepi estas la sama vorto ol en Twitter. "Tuto" jam ekzistas, do ĉu tuuto/tuuti? Mi ne vere ŝatas ĝin ankaŭ.

@RegxaArdeo @Vanege mi pensas "aperaĵo" estas iom abstrakta..?

Ja nu "Tuto" ne bonas pro konflikto. Mi pripensis iom, kaj pensas estas du ebloj
1. ŝanĝeti "tut" ekz via "tuuti"
2. ŝanĝeti "pepi", paralele kiel "toot" ŝanĝetis el "twit"
3. trovi esperantan vorton, kiu signifas "toot" en la angla, eble el http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimitoj/index.html aŭ aliloke

@8zu @Vanege La tria laŭ mi estas la plej bona. Mi serĉis tie : https://eo.wikipedia.org/wiki/Onomatopeoj_en_Esperanto "tuuut" estas la plej proksima, sed mi pensas ke ĝi tro similas al "tut-".
@RegxaArdeo @Vanege @8zu Vanege proponis hupi, kiu ŝajnas bona al mi. «toot» en la angla povas ankaŭ signifi «furzi», do mi ŝatas tion ankaŭ :p