Probable baldaŭ ne plu vi trovos facile Esperanto-muzikon en la reto, inter alie ĉe Spotify. Kial? Aŭskultu atente mian interparolon kun Michael Boris Mandirola pri la esperanta kulturo en la 2a parto de la 191a elsendo kaj ĉion vi komprenos. Ne forgesu, ke ankaŭ vi povas tion iel kontraŭstari.
www.podkasto.net
Music for Esperanto Learners!

Playlist · Curlyfries24 · 49 items · 85 saves

Spotify
@krejgo Sukcesis al Flo malgraŭ multaj malfaciligoj! Tre bona novaĵo!

Mi ne uzas Spotify @viavento sen multaj homoj faras.

Mi volas nur elŝuti FLAC, ne MP3 el Vinilkosmo 🤣

@krejgo Ankaŭ mi ne uzas, sed la novuloj, kiuj pro scivolemo interesiĝas pri la muziko esperantista, unue serĉas ĝin ĉe Spotify kaj Jutubo. Tial tre gravas - pro sciiga kaj informa kialo.
mi trovis multajn artistojn per Jutubo @viavento sed ofte mi ne povas trovis kie aĉeti ilian muzikon (kiam ili ne estas ĉe Vinilkosmo) 😕
Iam eblis ne eldonitajn de Vinilkosmo KDojn aĉeti ĉe Libroservo de UEA, @krejgo. La katalogo en la reto ankoraŭ ekzistas, do, sub kondiĉo, ke tio io estis fizike eldonita valoras provi serĉi tie.
Dua fonto estas libroservo de E@I. Ankaŭ Petro posedas kolekton de KDoj.
Ian kolekton posedas ankaŭ FEL (La Flandra Esperanto Ligo), kiu eldonas ekz. Monaton. Ĉe ili laste mi aĉetis du unikajn malnovajn KDoj, unu estis eldonita en Brazilo.
Estas proverbo: kiu serĉas tiu trovos. Provu.

Ho, mi serĉas @viavento 😀, mi devis aĉeti librojn el Germanujo kaj Pollando kaj tiel plu…

Serĉado ne estas la problemo. Mi eĉ funkciigas mian propran serĉilon trovu.me

kaj mi povas ekzemple trovi unu albumon, kiun mi volas: Verda Disco

La problemo ne estas trovi al ili muzikon, ĝi estas trovi manieron pagi la artistojn

SearXNG

SearXNG — a privacy-respecting, open metasearch engine

bonvolu ne paroli pri trovu.me en via podkasto (ankoraŭ) @viavento - mi ankoraŭ devas fari kelkajn ŝanĝojn antaŭ ol mi volas ĝin vaste konata.

Tamen rimarkoj pri ĝi ĉiam estas bonvenaj

SearXNG

SearXNG — a privacy-respecting, open metasearch engine

@krejgo @viavento Ĉu la priskribaj informoj disponeblas esperante?

Ne, mi devos skribi ĝin. @TerpomoDekUnu @viavento

La retejo estas nova kaj mi kredas ke neniu krom mia ankoraŭ uzas ĝin.

Vi povas agordi la retejon por esti en Esperanto. Baldaŭ mi faros ĝin la defaŭlta lingvo