Kio estas #MoviesInEO? 🎬🌍

Mia ideo estas simpla: ni kunhavigu bildojn de potencaj, ikonecaj virinoj el la kino kune kun iliaj plej famaj citaĵoj—tradukitaj en Esperanton.

Kial? Ĉar kiam la bildo estas konata kaj la linio estas legenda, la signifo estas klara eĉ sen traduko. Ĝi estas amuza maniero malkovri nian lingvon tra la popkulturo kiun ni jam amas.

Mi invitas vin aliĝi! Kiu estas via plej ŝatata potenca virino en filmo? Traduku ŝian viron kaj uzu la kradvorton #MoviesInEO

@Leah Kial nur virinoj? Ĉu ne ekzistas ankaŭ filmoj kun viroj? La nomo "Movies in EO" ne specifas la sekson.

#Esperanto #MoviesInEO

@andersono
Kial virinoj? Unue mi simple kredas, ke virinoj estas pli belaj por rigardi! Bildo de virino en ikoneca rolo kaptas la atenton pli forte, ĉu ne? Mia celo estas fari nian lingvon "videbla," kaj ĉi tiuj potencaj figuroj estas la plej bonaj "logiloj" por tio.
Kvankam mi komencis per miaj preferataj heroinoj, la kradvorto #MoviesInEO tute ne estas limigita al unu sekso. Mi elektis tiun nomon ĉar ĝi estas mallonga. Se vi havas preferatan viron aŭ scenon el iu ajn filmo—bonvolu partopreni!