Resaluton. Mi ankoraŭ ekzistas. La mondo ankoraŭ estas pli kaj pli stranga.

@KimiEO Kion vi trovas stranga?

#Esperanto

@andersono Politikon kaj homojn ĝenerale.

@KimiEO La politika polusiĝo en #Brazilo instigas min forlasi la landon. Mi pensas pri akiri pasporton iam ĉi-jare, kiel antaŭzorgon.

Sed mi ne scias kien iri.

Mi konas #Afrika-n landon (#Benino) kiu facile donas civitanecon. Mi ne scias ĉu ĝi estas bona elekto, sed eble ĝi estus pli bona ol resti ĉi tie.

Kion vi pensas fari?

#Esperanto #Enmigrado

@andersono Mi ne intencas forlasi Brazilon. Ĉu vi jam vizitis Beninon? Mi ne scias multe pri ĝi, do ankaŭ mi ne scias, ĉu ĝi estus bona elekto.

@KimiEO Kion mi vidis pri #Benino ne aspektas bone.

Sed #Benino ne vivas en #diktaturo ke mortigas homojn, kiuj malkonsentas.

Kio, mi esperas, ne okazos denove ĉi tie en #Brazilo.

Sed se tio okazos, mi volas esti preta foriri.

#Esperanto