En la servilo de auxlang mi nur legas homojn skribante pri kiel devus esti bona planlingvo kaj kritikoj kontraŭ ekzintantaj planlingvoj, ĉio skribata en la angla.

Preskaŭ neniu uzas planlingvojn en tiu servilo. Mi iom post iom sentas ke tiu loko ne estas loko por uzi planlingvojn nur por paroli pri ili angle.

Mi ne scias kion pensi pri tiu servilo.

Mi bezonas servilon por vere uzi planlingvojn.

@kroyxt Mi kredas scii, pri kiu gildo temas. ϗ jes, tielas ja tiu gildo. Oni diskutadas sed neniam uzas. Eĉ min tentas uzi l'anglan anst. Esperanton aŭ Interlíngŭeon. #lang_eo

@ellenor2000 Mi ne havas problemojn kun la diskutoj tie. Kelkfoje ili estas interesa sed multfoje mi ne komprenas pri kio ili parolas. Mi ne havas la grandegan cerbon kiun ili havas por paroli pri tiaj lingvistikaĵoj.

Mi estas tute mala, mi uzas planlingvojn sed ne multe parolas pri iliaj gramatikaĵoj.

Mi nur volus ke ili uzu planlingvojn.

@kroyxt Ĉe Mastodon estas multaj #esperantistoj kaj eĉ #Esperanto -asocioj. Laŭ mi Mastodon estas relative bona ejo por uzi Esperanton.
Sed vi pravas: estas nur malmultaj uzantoj de aliaj planlingvoj.