Oni ne faras sufiĉan bruon pri la fakto ke #esperanto aperis sur la pilko de la mondpokala turniro.

Mi scias ke tio gravas al neniu (ne-esperantisto) sed vere ni havas limigitan tempon por prikomenti la fakton dum homoj atentas.

#mondpokalo #worldcup #fifaworldcup #fifa2022 #fifaworldcup2022 #fifaworldcupqatar

@ekbruliganto Restas tamen enigmo, kies solvon ŝajne neniu trovis: FIFA havas sep oficialajn lingvojn. La rusan ili ne uzis sur la pilko pro la konataj kialoj. Sed kiu el la ses aliaj oficialaj lingvoj do mankas? Ĉu hazarde mankas la hispana aŭ la portugala, kaj FIFA supozis, ke la esperantlingva teksto estas hispana aŭ portugala?