Hieraŭ mi volis aĉeti mustardon. En la ĉiovendejeto mi vidis afiŝon, kiu diris: "Pro la internacia situacio okazas malfacilaĵoj por sin provizi per sunflora oleo kaj mustardo. Ni klopodas por kontentigi vin."
Mi vizitis tri vendejojn antaŭ ol trovi mustardon en la kvara.

Mi ne sciis, ke ni importas semojn de blanka sinapo el Ukrainio aŭ Rusio por fari francan mustardon.

#esperanto #mustardo

Fakte mi eksciis, ke ne la milito en Ukrainio estigis tiun mankon. Francio importas mustardajn semojn el ...Kanado.
La pasintjara rikolto en Kanado estis katastrofa pro vetera sekeco, tio estas la kaŭzo de tiu nuna manko.