Fojfoje mi ekhavas tre bonan ideon pri io, kion mi povus verki. (Ekzemple rakonto, aŭ eĉ rakontaro.) Sed baldaŭ aperas multaj konkurantaj ideoj pri tio, pri kio ĝi devus precize temi, kiuj personoj devus roli en ĝi, kiel ili povus nomiĝi, kaj kiel la intrigo povus disvolviĝi… kaj tiam mi ne kapablas elekti inter la abundo de elektebloj, kaj mi ne scias, kiel daŭrigi. Rezulte, anstataŭ verki, mi ofte nur pene pripensas ĉiujn eblojn, ĝis mi laciĝas, kaj mi verkas nenion. 
Eble mi devus »malpli pripensi kaj simple verki«, kaj tiel spertiĝi kaj lertiĝi je verkado, kaj eble tio helpus min pli facile venki aŭ eviti ĉi tiajn obstinojn ose. Sed tio neniel helpas min venki la obstinojn, kiuj blokas min nun. Kion fari?

